Chiquinha Rodrigues

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Chiquinha Rodrigues
Persona informo
Naskonomo Francisca Pereira Rodrigues
Naskiĝo 4-an de marto 1896 (1896-03-04)
Morto 30-an de novembro 1965 (1965-11-30) (69-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Francisca RODRIGUES (pseŭdonimo Chiquinha Rodrigues) estis brazila esperantisto. Ŝi naskiĝis en Tatuí, San-Paŭlio, la 4-an de marto 1896 kaj forpasis en San-Paŭlo 1966. Iĝis instruistino en 1913. En 1932 kreis la movadon Bandeira Paulista de Alfabetização por alfabetigi plenkreskulojn. Ŝi estis subŝtata deputito kaj agadis en politika vivo de San-Paŭlio. Ŝi estis dufoje estrino de municipo Tatuí. Ŝi verkis multajn librojn.

Ŝia agado en Esperanto-movado estis polemika. Oni akuzis ke ŝi ne scipovis Esperanton kaj estis aŭtoritateca. Ŝi aliĝis al movado en 1947 dum 11-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj poste akiris fortan influon en la Esperanto-Asocio de San-Paŭlo.

Omaĝe al ŝi estas du publikaj lernejoj kun ŝia nomo en San-Paŭlo kaj du stratoj: unu en Tatuí kaj alia en San-Paŭlo.