Chirotherium-monumento (Hildburghausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tetrapoda monumento apud la urbodomo en Hildburghausen

La Chiroterium-monumento (germane: Chiroterium-Denkmal) troviĝas en la centro de Hildburghausen, Markt nr 25.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rekte apud la urbodomo troviĝas ekde 2004 nenormala skulptaĵaro. Ĝi ne estas dediĉita al personulo historia sed al la plej malnova loĝanto de la regiono de Hildburghausen: temas pri tetrapodoj vivintaj antaŭ 240 milionoj da jaroj kaj postlasintaj per siaj piedegoj spurojn fosiliajn (greke: chirotheria/cheirotheria, laŭvorte: bestoj kun manegoj).

En la jaro 1833 la universale klerita direktoro de la Duka gimnazio de Hildburghausen Friedrich Carl Ludwig Sickler konstruigis ĝardenan dometon kaj malkovris interesajn spurojn de manegoj sur por la konstruo liveritaj ŝtonoj el ŝtonrompejo. Pluaj esploroj surloke (en la hildburghausen-a urboparto Weitersroda) evidentigis ke ili estas spuroj de prahistoriaj bestoj. Danke al la scienca priskribo far Sickler kaj desegnoj kaj litografioj far Johann Carl Barth kaj Carl August Kessler la elfositaĵoj rapidege furoris en la tuta mondo. Jam en la 1835-a jaro la zoologo Johann Jakob Kaup el Darmstadt faris sciencajn ekspertizojn kaj nomis la du trovitajn specojn Chirotherium barthii kaj Chiroterium sickleri. Tio estis tutmonde la unua paleonotologia nomo de fosiliaj piedegspuroj.

Jam tiam la spuroj estis tiom konataj ke eroj de la originalaĵoj venditis al pli ol 40 muzeoj en tuta Eŭropo. La scienca branĉo evoluiĝinta el tiaj esploroj nomiĝas paliĥnologio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Por la 30 kvadratmetrojn granda monumento sur la Bazarplaco de Hildburghausen faritis kopioj el 30 pecoj de la originalaj slaboj. Surmemorigile videblas 130 el la manegaj kaj piedegaj spuroj de la pratempaj saŭroj. La besto el bronzo estis farita laŭ la plej modernaj sciencaj konoj pri chirotherium barthii. Tiaj bestoj cetere nombriĝas inter la prauloj de krokodiloj, birdoj kaj dinosaŭroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 2, 2010, ISBN 978-3-7954-2252-3, p. 108-109

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]