Amerikaj verdaj alcionoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chloroceryle)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerikaj verdaj alcionoj
Verda alciono
Verda alciono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Ceriledoj Cerylidae
Genro: Chloroceryle
Kaup, 1848
genroj

C. amazona
C. americana
C. inda
C. aenea

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amerikaj verdaj alcionoj estas la specioj de la genro Chloroceryle de birdoj de la superfamilio de alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon kaj la kukabaraojn, kaj de la familio de Ceriledoj. Tiuj estas indiĝenaj de tropika Centra kaj Sudameriko, krom unu specio kiu etendiĝas norden ĝis suda Teksaso.

Tiu genro enhavas la jenajn kvar speciojn:

La Amerikaj verdaj alcionoj reproduktiĝas ĉe riveroj en arbaroj aŭ mangrovejoj, kie nestoj estas longaj horizontalaj tuneloj elfositaj en riverbordo.

Ili havas la tipan alcionan aspekton, kun mallonga vosto kaj longa beko. Ĉiuj havas oleoverdan plumaron supre, kaj la subaj partoj montras interesan kolorbildon, kaj la plej malgranda kaj la dua plej granda, nome la Amerika nanalciono kaj la Ruĝverda alciono havas ruĝecajn subajn partojn, dum la plej granda kaj la dua plej malgranda, nome la Amazona alciono kaj la Verda alciono, havas blankajn subajn partojn kun nur la maskloj havantaj ruĝecan brustozonon.

Tiuj birdoj manĝas krustulojn kaj fiŝojn predatajn per la kutima alciona tekniko de plonĝado el ripozejo aŭ mallonga ŝvebado, kvankam la Amerika nanalciono predas insektojn dumfluge.

Evolua historio[redakti | redakti fonton]

Tiuj akvalcionoj estas descendaj el komuna praulo kiu ŝajne estis proksime rilata al la praulo de la Blanknigra alciono (kiu tiam ankoraŭ ne estis perdinta la metalkoloran plumartonon), kaj estas similaj laŭ plumaro kaj kutimoj (Moyle, 2006). Ĉiuj el la kvar specioj havas koincidajn teritoriojn, kaj povas fiŝkapti ĉe la samaj akvoj; tamen la pezorilato de aenea: americana: inda: amazona estas preskaŭ precize 1:2:4:8, kio malhelpas rektan konkurencon pro la manĝaĵo. La Ruĝventra akvalciono, Megaceryle torquata, pli malproksima parenco, ĉeestas ankaŭ la samajn riverojn, sed estas duoble peza kiel la Amazona alciono.

Genetike, la plej granda specio, nome la C. amazona, estas la plej malproksima, dum la mezgrandaj (sed diferenckoloraj) C. americana kaj C. inda estas frataj specioj. La diferenca koloroj ne indikas siajn evoluan historion, sed pli bone ŝajnas, ke ili evoluis sendepende, kaj pro tio estas videbla distingo inter taksonoj, helpante la pluseparigon de la genetika heredaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
  • Fry, K & Fry, H. C. (2000): Kingfishers, Bee-eaters and Rollers. ISBN 0713652063
  • Hilty, Steven L. (2003) Birds of Venezuela. Londono: Christopher Helm. ISBN 0-7136-6418-5.
  • Moyle, Robert G. (2006): A Molecular Phylogeny of Kingfishers (Alcedinidae) With Insights into Early Biogeographic History. Auk 123(2): 487–499. HTML plena teksto (sen bildoj)