Choudhry Rahmat Ali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Choudhry Rahmat Ali (16a de Novembro 18953a de Februaro 1951) estis islama naciisto el Pakistano[1][2][3] kiu estis unu el plej fruaj proponantoj de la kreo de la ŝtato Pakistano. Ŝajne li kreis la nomon "Pakistano" por separata islama hejmo en Suda Azio kaj estas ĝenerale konata kiel fondinto de la movado por ties kreado. Li estas plej bone konata kiel aŭtoro de fama broŝuro en 1933 titole "Now or Never; Are We to Live or Perish Forever" (Nune aŭ Neniam; Ni vivu aŭ Pereu porĉiame), konata ankaŭ kiel la Pakistana Deklaro.

La nomo Pakistano laŭlitere signifas "Tero de la Pureco" en la urdua kaj la persa. Ĝi estis kreita en 1933 kiel Pakstan fare de Choudhry Rahmat Ali kiu publikigis ĝin en sia pamfleto Now or Never (Nune aŭ neniam),[4] utiligante ĝin kiel akronimon ("tridek milionoj da islamaj fratoj kiuj vivas en PAKSTAN") rilatante al la nomoj de la kvin nordaj regionoj de la Brita Raĝo: nome Panĝabo, Nordokcidenta-Lima-Provinco (Afgania provinco), Kaŝmiro, Sindo, kaj Baluĉistan".[5][6][7] La litero i estis aldonita por moderigi elparolon kaj formi la lingve ĝustan kaj senchavan nomon.[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rahmat Ali: a biography By Khursheed Kamal Aziz
  2. Iqbal: the spiritual father of Pakistan By Rashida Malik
  3. Complete works of Rahmat Ali, Volume 1 By Choudhry Raḣmat ʻAlī, Khursheed Kamal Aziz
  4. Choudhary Rahmat Ali (28a de januaro 1933)Now or never: Are we to live or perish for ever?. Columbia University. Alirita 4a de decembro de 2007.
  5. Choudhary Rahmat Ali (28a de januaro de 1933). “Now or Never. Are we to live or perish forever?”. 
  6. S.M. Ikram. (1-a de januaro de 1995) Indian Muslims and partition of India. Atlantic Publishers & Dist, p. 177–. ISBN 978-81-7156-374-6.
  7. Rahmat AliRahmat Ali ::Now or Never. The Pakistan National Movement. Alirita 14a de aprilo de 2011.
  8. Roderic H. Davidson (1960). “Where is the Middle East?”, Foreign Affairs 38 (4), p. 665–675. doi:10.2307/20029452. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]