Christian Felix Weiße
Christian Felix Weiße | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1726 en Annaberg-Buchholz |
Morto | 16-an de decembro 1804 (78-jaraĝa) en Stötteritz |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio Elektoprinclando Saksio |
Alma mater | Universitato de Lepsiko |
Familio | |
Patro | Christian Heinrich Weiße (mul) |
Parencoj | Johann Friedrich Jünger (mul) (nekonata valoro) |
Okupo | |
Okupo | poeto dramaturgo verkisto de porinfana literaturo libretisto verkisto tradukisto aŭtobiografo |
Christian Felix WEISZE (naskiĝinta la 28-an de januaro 1726 en Annaberg, mortinta la 16-an de decembro 1804 en Lepsiko) estis germana verkisto kaj poeto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Weiße studis de 1745 teologion kaj filologion en Lepsiko, kun Gotthold Ephraim Lessing. Kiel Lessing li ege ŝatis la rapide evoluantan germanlingvan teatron. En 1750 Weiße iĝis doma instruisto de grafo Geyersberg. Konatiĝitine kun Conrad Ekhof, Gottlieb Wilhelm Rabener kaj Christian Fürchtegott Gellert li ĉesigis la studon de teologio kaj aliorientiĝis pri filologio kaj estetiko. Ade verkis li aĵojn por la aktora trupo Koch'sche Schauspielergesellschaft. Jam la unua verko, la komedio »Die Matrone von Ephesus«, sukcesis. Kantoteatraĵo laŭ angla modelo »Der Teufel ist los« kvereligis lin kun Johann Christoph Gottsched. Rezulto estis ke la aŭtoritato de Gottsched plue plimalgrandiĝis.
Premio instigita de Friedrich Nicolai por germanlingvaj tragedioj (ĝin ricevis Johann Friedrich von Cronegk en 1757) igis Weiße mem fari tragediojn. Por la dua konkurso en 1759 li verkis »Eduard III.« kaj baldaŭ poste »Richard III.«. Kontinuigo de »Bibliothek der schönen Wissenschaften« kiun transprenis Weiß laŭ la volo de Nicolai, jam post la apero de la kvina volumo interrompiĝis pro vojaĝo farota en 1759 al Parizo por akompani la junan grafon. La ofta spektado de teatraĵoj en Parizo instigis al nova etapo en la dramo-kreado.
Post reveno al Germanujo je pasko 1760 la edukado de la juna grafo ne plu necesis. Weiß restis kelke da tempo kiel distristo por grafo Schulenburg je Burgscheidungen. En 1761 li fariĝis, danke al perado de mecenato, impostokasisto en Lepsiko. Tiun ĉi laboron li povis plenumis ĝismorte.
Dum la restado ĉe la Schulenburg-oj estiĝis la tragedioj »Crispus«, »Mustapha und Zeangir«, »Rosamunde«, la komedioj »Die Haushälterin«, »Der Mißtrauische gegen sich selbst«, krome »Neue Weiberschule« kaj »Amazonenlieder« (1760). Post eklaboro en Lepsiko li kreis ankoraŭ plurajn tragediojn, ekz. »Romeo und Julia« (fakte aliskribo de ŝekspiraĵo al burĝa kiĉaĵo) kaj la kantoteatraĵojn »Lottchen am Hof«, »Die Jagd«, »Die Liebe auf dem Land«, »Der Erntekranz« laŭ francaj fontoj kaj kun muziko de Johann Adam Hiller; ili estis tre alplaŭditaj. Furoris la kantoj »Lieder für Kinder« (1765) kaj lia pedagogia gazeto »Der Kinderfreund« (1776–82), kiun posteulis »Briefwechsel der Familie des Kinderfreunds« (1783–92). De 1790 li loĝis en heredita kavalirbieno en Stötteritz apud Lepsiko.bei Leipzig.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Dramiste Weiße, kiu kapablis lerte kaj plaĉe skribi, imitis Gottsched, poste Lessing (kiel Joachim Wilhelm von Brawe li uzis kvinpiedan jambojn jam jarojn antaŭ la publikigo de »Nathan«) kaj kelkajn trajtojn de la geniula tempo. Lia liriko estas tamen banala kaj ankaŭ la laŭdegataj kantoj »Kinderlieder« estas sintrudemaj pedagogiaĵoj, ne vere gajaj porinfanaj poeziaĵoj. Eĉ la implicitaj pedagogiaj skribaĵoj estas parte de pridubinda kvalito.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 20. Leipzig 1909, p. 497-498 (tie ĉi interrete)