Christine Marie Berkhout

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christine Marie Berkhout
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1893 (1893-07-13)
en Malang
Morto 18-an de novembro 1932 (1932-11-18) (39-jaraĝa)
en Hago
Loĝloko Nederlando
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato Utrecht
Okupo
Okupo biologobotanikisto • fungosciencisto • fitopatologo
vdr

Christine Marie Berkhout (naskiĝis la 13-an de julio 1893 en Malang, nuna Indonezio, mortis la 18 novembro 1932) estis nederlanda esploristino, biologo, botanikisto kaj mikologo (fungosciencisto). Ŝi priskribis la genron Candida en sia doktoriga disertacio por la Universitato de Utrecht en Nederlando en 1923. Ĉi tiu evento estis poste priskribita kiel "la komenco de la racia sistematiko de la potenciale malsanigaj gistoj".