Christo kaj Jeanne-Claude

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Christo)
Christo kaj Jeanne-Claude
Persona informo
Naskiĝo 13-a de junio 1935 (ambaŭ)
en Gabrovo (Christo), Casablanca (Jeanne-Claude)
Morto 31-an de majo 2020 (Christo), 18-an de novembro 2009 (Jeanne-Claude)
en Novjorko
Profesio
Laborkampo Landarto vd
Verkado
Verkoj Valley Curtain ❦
The Pont Neuf Wrapped ❦
The Umbrellas ❦
The Gates ❦
The Floating Piers ❦
The London Mastaba ❦
L'Arc de Triomphe, Wrapped ❦
Surrounded Islands ❦
Wrapped Reichstag vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christo [kristo] (aŭ plennome: Christo Vladimiroff JAVACHEFF, denaske bulgare Христо Владимиров Явашев) estas bulgardevena artisto, kiu je la 13-a de junio 1935 naskiĝis en la bulgara urbo Gabrovo kaj mortis la 31-an de majo 2020 en Novjorko. En Sofio li studis Pentradon, Skulptadon kaj Arkitekturon. En la jaro 1956 li uzis vojaĝon al Prago por fuĝi al Vieno, kaj post restado tie kaj en Ĝenevo li en 1958 ekloĝis en Parizo, kie li vivtenis sin ĉefe per la pentrado de portretoj.

Jeanne-Claude [ĵan klod] (aŭ plennome: Jeanne-Claude Marie ANDERSON) naskiĝis je la 13-a de junio 1935 (je la sama tago kiel Christo!) en Casablanca, Maroko kaj mortis la 18-an de novembro 2009 en Novjorko. Ŝi studis en Tunizio, poste venis al Francio kaj konatiĝis kun Christo, kiam li pentris portreton de ŝia patrino. Ekde la jaro 1959 ili vivas kune kaj laboras en multaj komunaj projektoj; ekde 1964 la paro vivas ĉefe en Novjorko.

Famon ili gajnis per la agado, kovri ĉiutagajn objektojn (ekz. seĝojn, skatolojn kaj botelojn) per ne-travideblaj plastaj materialoj. La objektoj de ilia arto baldaŭ tamen fariĝis pli kaj pli grandaj: En la jaro 1962 ili en la Pariza Rue Visconti starigis 4,30 m altan muron el bareloj, kiun ili nomis Wall of Barrels – the iron kurtain (= Muro de bareloj – la fera kurteno). Tiu ĉi kreaĵo, kiu plene okupis la 176 metrojn longan straton, estis ilia reago al la konstruo de la Berlina Muro unu jaron antaŭe.

Aliaj sensaciaj agoj estis i.a. la kovrado de roka marbordo en Aŭstralio en la jaro 1969; en 1985 la Pariza ponto Pont Neuf kaj en 1995 la Berlina Reichstag akiris dumtempan pakumon. La projektoj de Christo kaj Jeanne-Claude ofte estas tiel gigantaj, ke inter la ideo kaj la fina realigo ofte plurjara komunikado, konvinkado kaj preparado necesas. Ambaŭ ĝenerale perceptiĝas kiel ano de koncepta arto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]