Landarto
Landarto (el la angla: land art) aŭ naturarto aŭ pejzaĝarto estas aktivado aŭ verko efemera, kreita en natura pejzaĝo per naturaj elementoj: ŝtonoj, sablo, ligno, planteroj, ... Naturarto estas ankaŭ termino uzata por artistoj, ĉefe pentristoj, sed ne nur, kiu dediĉas sin al arto pri naturo: bestoj, pejzaĝoj, ktp. (Vidu pri tio Listo de naturaj artistoj).
Historio
[redakti | redakti fonton]La movado estis lanĉita en oktobro 1968 de grupo de artistoj dum ekspozicio 'Earthworks' (terverkoj), en la Dwan Gallery, Novjorko. Publikigante "The Sedimentation of the Mind: Earth Projects" en 1968, Robert Smithson iĝis unu el la teoriistoj de landarto kun Robert Morris, Nancy Holt, Dennis Oppenheim, Walter De Maria, Christo kaj Michael Heizer. En februaro 1969, alia ekspozicio, "Earth Art" (terarto), organizita de Willoughby Sharp en la Andrew Dickson White Museum of Art (Ithaca, Novjorkio), konfirmas la gravecon de la movado por la tiama arto.
La unuaj celoj de landarto estis disigi arton de postamento kaj de la grandaj principoj modernismaj de Clement Greenberg. Kiel multaj movadoj naskiĝintaj en la 1960-aj jaroj, landarto provis ligi arton kaj vivon, ĉesi produkton de verkoj por muzeoj. Ĝi temas pri laboro en naturo mem. Plej ofte ĝi estas efermera arto, destinita je malapero pli-malpli rapida per agado de naturaj elementoj.
Tiu tradicio estas daŭrigita de pluraj nuntempaj artistoj, Andy Goldsworthy, Nils-Udo, Richard Long, ... kiuj laboras rekte en la naturo. La verkoj estas ofte efemeraj kaj iĝas daŭraj nur danke al fotoj: floroj, folioj, neĝo, glacio.
Artistoj pri landarto
[redakti | redakti fonton]- Robert Smithson
- Robert Morris
- Dennis Oppenheim
- Walter De Maria
- Michael Heizer
- Peter Hutchinson
- Christo
- James Turrell
- Nancy Holt
Artistoj pri naturarto
[redakti | redakti fonton]- Richard Long
- Nils Udo
- Hamish Fulton
- Ian Hamilton Finlay
- Andy Goldsworthy
- Jan Dibbets
- Wolfgang Laib
- Giuseppe Penone
- Paul-Armand Gette
- Douglas Huebler
- Hans Haacke
- Tadashi Kawamata
- Jean Verame
- Jean-Pierre Brazs
- De Fluiter Adri A.C., [1]
- Tetsuo Harada [2]
- Hirakawa Shigeko, [3]
- Ogorzelec Ludwika, [4]
- Xenakis Dimitri, [5]
- Jean-Pierre Brazs, [6]
- Elena Paroucheva, [7]
- Jean-Paul Richon, [8] Arkivigite je 2007-09-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Maget-maget, [9]
Okazejoj de landarto
[redakti | redakti fonton]- Königův Mlýn - loko de pereinta vilaĝo en Ĉeĥio
Muzeoj kaj naturlokoj
[redakti | redakti fonton]- La Eŭropoparko, Internacia Muzeo de ekstera skulptado, Vilno, Litovio [10][rompita ligilo], [11]
- Le Vent des Forêts, pejzaĝa artpado, Lahaymeix, Francio [12]
- Le Mont Solaire [13]
- Centre d'Arts de Vassivière, Francio [14] Arkivigite je 2006-09-06 per la retarkivo Wayback Machine
- OPAM Open Air Museum, Sculpture Park Drechtbanks, Nederlando [15]
- FOAM Finnish Open Air Museum, Finnlando [16]
- CDAN, Centro de Arte y Naturaleza, Huesca, Hispanio.
- Storm King Art Center apud Novjorko, Usono.
- Centre d'art contemporain, Chateau de Kerguehennec, Bignan (Morbihan, Francio) [17] Arkivigite je 2019-11-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Futuroscope (Vienne, Francio)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- L’idée de nature dans l’art contemporain, Colette Garraud, éditions Flammarion, 1994
- Land Art, Gilles A. Tiberghien, éditions Carré, 1993
- « Le Land Art... et après. L'émergence d'œuvres géoplastiques », Franck DORIAC, éditions l'Harmattan, Parizo, 2005
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Landarto - teritorio de arto de la 60-aj jaroj
- Art-Public, unua eŭropa portalo
- Thomas Dreher: Land Art Robert Smithson, Robert Morris