Christoph Demantius

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Christoph Demantius (15-a de decembro, 1567 en Reichenberg, Bohemio; † 20-a de aprilo 1643 en Freiberg 1643) estis germana komponisto, muzikteoriisto, verkisto kaj poeto. Li ekzakte estis samtempulo de Monteverdi, kaj representis transiran fazon en la Germana Lutera muziko ekde la polyfonia de la renesanca stilo ĝis la frua baroko.

Vivo

Li naskiĝis en Reichenberg (nun Liberec, en Bohemio, norde de Prago, proksime de la landlimo kun Germanio), Kaj verŝajne tie li ricevis sian unuan edukadon, kvankam nur malmulte da materialo estas akirebla pri lia junaĝa vivo.. En la fruaj 1590-aj jaroj li estis en Bautzen, kie li verkis instrulibron por lernejo, kaj en 1593 li ricevis akademian rangon de la universitato de Wittenberg. En 1594 li translokiĝis al Lepsiko, kaj en 1597 li akiris la kantorpostenon en Zittau, kie li verŝajne instruis la junan Melchior Franck.

Lia venonta posteno estas ankaŭ tiu, kiun li plenumis por la resto de sia vivo, estis la de kantoro ĉe la katedralo en Freiberg. Se li ja estis kapabla tenadi tiun pozicion, la Tridekjara Milito tamen efikis detrue por lia vivo, kaj la plejparto de la gefiloj el kvar geedzecoj mortis pro la durecoj kaŭzita de la milito.

Verkoj

Demantius estis ege prospera komponisto, kvankam multaj el liaj verkoj perdiĝis. Stile li estas posteulo de Lasso, kiu jam laboris en Germanio dum la unua fazo de la vivo de Demantius.

En la kampo de la sakrala muziko Demantius verkis motetojn, mesojn, magnificatojn, psalmojn kaj himnojn. Kiel lia plej grandioza komponaĵo validas la sesvoĉa pasiono laŭ S-kta Johano, verkita en 1631, unu el la plej gravaj pasiono de la malfrua renesanco. Liaj motetoj estas la lastaj de la malfrurenesanca tipo, kaj ĉiuj Luteranaj motetoj; kelkaj en la Germana kaj aliaj en la Latina. Ili estas konservativaj evitante kelkajn el la novaĵoj de la Itala baroko , ekzemple la stilo concertato kaj la basso continuo, kiuj ambaŭ estis vaste uzataj en Germanio de la jaro 1610; tamen li kreis altgrade individuan muziklingvon uzante tradiciajn formojn kaj rimedojn, kion distingas lin de la siatempaj komponistoj kutime rigardataj kiel „konservativaj“, kiuj adaptiĝis al la polifonio de Giovanni Pierluigi da Palestrina,.

Li ankaŭ verkis profanan muzikon voĉkantan kaj instrumentan inkluzive lamentojn, dancojn, edziĝkantojn kaj sennombrajn aliajn laŭokazajn komponaĵoj. Tre verŝajne li mem verkis la poeziaĵojn por sia propra muziko.

Christoph Demantius estis ankaŭ grava kiel muzikteoriisto, ĉar en 1602 li kompilis la unuan Germanlingvan alfabetan fakvortaron pri muziko titole“Isagoge artis musicae“. Jam en la jaro 1592 li verkis la kantinstruan libron „Forma musices“, kiu spertis multnobrajn eldonojn.

Literaturo

Eksteraj ligiloj

greke Informoj pri Christoph Demantius en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)