Orlando di Lasso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Orlando di Lasso.jpg

Orlande de LASSUS, nomata ankaŭ Orlandus LASSUS, Orlando di LASSO, Roland de LASSUS, Roland DELATTRE (naskiĝis ĉirkaŭ 1532, mortis la 14-an de junio 1594) estis Franca-Flandra komponisto de la malfrua Renesanco. Kune kun Palestrina li estas hodiaŭ konsiderata esti la ĉefa reprezentanto de la matura polifonia stilo de la Nederlanda skolo, kaj li estis la plej fama kaj influa muzikisto en Eŭropo ĉe la fino de la 16-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

LASSUS naskiĝis en Mons en la provinco de Hainaut, en kio estas hodiaŭ Belgio. Informo pri liaj fruaj jaroj estas malabunda. Kelkaj nekonfirmataj historioj travivis, la plej fama el kiuj diras, ke li forkaptiĝis tri fojojn pro la unika beleco de sia kantada voĉo. En la aĝo de 12 li forlasis la Malaltajn Landojn kun Ferrante Gonzaga kaj iris al Mantua, Sicilio, kaj poste Milano (de 1547 al 1549). Kiam en Milano, li konatiĝis kun la madrigalisto Hoste da Reggio, kies influo formis lian fruan muzikan stilon.

Li tiam laboris ke kantanto kaj komponisto por Constantino Castrioto en Napolo en la fruaj 1550-aj jaroj, kaj liaj unuaj verkoj estas supozataj datiĝi el ĉi tiu tempo. Sekve li transmigris al Romo, kie li laboris por la Arkiduko de Florenco, kiu havis domanaron tie; kaj en 1553, li iĝis maestro di cappella (ĥora estro) de la kirko de Sankta Johano en Laterano en Romo, spektakle prestiĝa posteno por homo de nur 21 jaroj, sed li restis tie nur por unu jaro (PALESTRINA prenis ĉi tiun postenon unu jaron poste, en 1555).

Ne solida evidento travivas pri lia kieo en 1554, sed estis samtempulaj asertoj, ke li vojaĝis en Francujo kaj Anglujo. En 1555 li reiris al la Malaltaj Landoj kaj eldonigis siajn fruajn verkojn en Antverpeno (1555-1556). En 1556 li aniĝis en la korto de duko Alberto la 5-a de Bavario, en Munkeno, kiu konscie klopodis krei muzikan establon, kiu estu la egalo de la maĵoraj centroj en Italio. LASSUS estis unu el pluraj Nederlandanoj, kiuj laboris tie, sed klare la plej fama. De 1563 li nomumiĝis maestro de cappella. Li evidente estis feliĉa en Munkeno kaj decidis loĝi tie, edziĝis en 1568 kaj havis du filoj, kiuj ambaŭ iĝis komponistoj. LASSUS estis restonta en la servo de Albrecht la 5-a kaj lia heredanto, Vilhelmo la 5-a, por la resto de sia vivo.

De la 1560-aj jaroj LASSUS iĝis tre fama, kaj komponistoj ekis iri al Munkeno por studi kun li. Andrea Gabrieli iris tien en 1562 kaj eble restis en la orkestro por unu jaro; Giovanni GABRIELI ankaŭ eble studis kun li en la 1570-aj jaroj. Lia famo disvastiĝis ekster de strikte muzika rondoj, ĉar en 1570 imperiestro Maksimiliano la 2-a donis nobelecon al li, rara distingo por komponisto; papo Gregorio la 13-a kavalirigis lin; kaj en 1571, kaj denove en 1573, la reĝo de Francio, Karlo la 9-a, invitis lin al vizito. Kelkaj el ĉi tiuj reĝoj kaj aristokratoj klopodis varbi lin for Munkeno per pli allogaj ofertoj, sed LASSUS evidente pli interesiĝis pri la stabileco de sia posteno, kaj la pompaj ludadaj oportunoj de la korto de Albrecht, ol en financa gajno. "Mi ne bezonas forlasi mian domon, mian ĝardenon, kaj la aliajn bonajn aĵojn en Munkeno", li skribis al la Duko de Saksio en 1580, ricevinte oferton pri posteno en Dresden.

In la malfruaj 1570-aj kaj 1580-aj jaroj LASSUS faris pluajn vizitojn al Italio, kie li renkontis la plej modernajn stilojn kaj tendencojn. En Ferraro, la centro de avangarda agado, li sendube aŭdis la madrigalojn komponitajn por la Korto de Este; tamen lia propra stilo restis konservativa, ja estiĝis pli simpla kaj pli delikata, dum li aĝiĝis. En la 1590-aj jaroj lia sano malboniĝis, kaj li estis traktata pro hipokondrio. Tamen li ankoraŭ povis komponi kaj ankaŭ vojaĝi foje. Lia fina verko estis la rafinita serio de 21 madrigali spirituali (spiritaj madrigaloj), la Lagrime di San Pietro (Larmoj de Sankta Petro), kiun li dediĉis al papo Klemento la 8-a. LASSUS mortis en Munkeno.

Muziko kaj influo[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej fekundaj, diverstalentaj kaj universalaj komponistoj de la malfrua renesanco, LASSUS komponis pli ol 2000 verkojn en ĉiuj Latinaj, Francaj, Italiaj kaj Germaniaj voĉaj genroj konataj en lia tempo. Ĉi tiuj inkluzivas 530 motetojn, 175 italiajn madrigalojn kaj vilanelojn, 150 francajn ŝansonojn, kaj 90 germanajn kantojn (germane: lied). Ne estas informoj, ke iu strike instrumenta muziko de LASSUS travivis aŭ iam ekzistis; interesa preterlaso por komponisto alie tiom larĝ-kampa kaj fekunda.

Sakrala muziko[redakti | redakti fonton]

Kvankam Lasso restis katolika, li grandparte refuzis konformi al iuj el la iom severaj diktaĵoj venantaj el la kontraŭ-reformacia Koncilio de Trento trans la Alpoj. Li loĝis en relative tolerema areo, kaj lia antaŭulo estis protestanto.

Almenaŭ 60 mesoj travivis komplete; la plej multaj el ili estas parodiaj mesoj bazataj sur sekularaj verkoj verkitaj de li mem aŭ aliaj komponistoj. Teknike imponaj, ili estas tamen la plej konservativa parto de lia produktaĵo. Li kutime konformigis la stilon de la meso al la stilo de la fonta materialo, kiu etendiĝis el Gregoria ĉanto al samtempaj madrigaloj, sed ĉiam subtenis espriman kaj piecan karakteron en la fina komponaĵo. Aldone al siaj tradiciaj parodiaj mesoj li verkis egan kvanton de missae breves (mallongaj mesoj), silabajn mallongajn mesojn intenditajn por mallongaj servoj (ekzemple, por tagoj kiam duko Albrecht iras ĉasi: evidente li ne deziris prokraston pro longspira polifonia muziko). La plej ekstrema de ĉi tiuj estas efektiva verko konata kiel la Jäger-Messe (Missa venatorum) — la (Meso de la Ĉasanto).

Lasso estas unu el la komponistoj de stilo konata kiel musica reservata — termino, kiu travivis en multaj samtempaj referencoj, multaj de kiuj ŝajnas kontraŭdiraj. La ekzakta signifo de la termino estas temo de feroca debato, kvankam kruda konsentado inter muzikologoj estas, ke ĝi ampleksas intense esprimivan formuladon de teksto, kromatecismo, kaj ke ĝi eble rilatis al muziko specife komponita por spertuloj. Fama ekzemplo de komponaĵo de Lasso , kiu representas ĉi tiun stilon, estas lia serio de 12 motetoj titolata Prophetiae Sibyllarum, kiu estas en sovaĝe kromata stilo memoriga pri Gesualdo; iom de liaj akordaj progresaĵoj en ĉi tiu verko ne audiĝis denove ĝis la 20-a jarcento.

Lasso verkis kvar muzikigoj de la Pasia, unu por ĉiu el la evangelistoj, Sankta Mateo, Marko, Luko kaj Johano. Ĉiuj estas a cappella, por (akapelaj) voĉoj. Li fiksis la vortojn de Kristo kaj la rakontadon de la evangelisto kiel ĉanton, kiam fiksanta la pasejoj por grupoj polifonie.

Kiel komponisto de motetoj, LASSUS estis unu el la plej diversstilaj kaj fekundaj de la tuta renesanco. Lia eligo varias de la sublima al la ridiga, kaj li montris senson de humuro ne ofte asociatan kun sakra muziko: ekzemple, unu el liaj motetoj satiras malbonajn kantistojn (super flumina Babylonis), kio inkluzivas balbutadon, ĉesadon kaj reekadon, kaj ĝeneralan konfuzon; ĝi estas rilata en koncepto se ne en stilo al Ein Musikalischer Spaß (Muzika Ŝerco) de Mozart. Multaj el liaj motetoj komponiĝis por solenaj okazoj, kiel atendeblas de korta komponisto kiu devis provizi muzikon por vizitoj de altranguloj, edziĝaj festoj, traktatoj kaj aliaj eventoj de ŝtato. Sed estis kiel komponisto de religiaj motetoj, ke LASSUS atingis sian plej larĝan kaj daŭran famon.

Liaj muzikigoj de la sep Pentopsalmoj de Davido (Psalmi Davidis poenitentiales) estas unu de la plej famaj aroj de psalmaj fiksaĵoj de la tuta renesanco. La kontrapunkto estas libera, evitanta la penetreman imitadon de nederlandanoj kiaj Gombert, sed okaze uzanta esprimajn trukojn, kiuj estas fremdaj al Palestrina. Kiel aliloke, Lasso strebas por emocia efiko, kaj uzas variadon de teksoj kaj prizorgadon en teksta fiksado al tiu celo. La fina verko en la aro, lia fiksaĵo de la De profundis (psalmo 129), estas konsiderata de multaj kleruloj kiel unu de la kulminoj de renesanca polifonio, samranga kun la du fiksaĵoj de la sama teksto de Josquin Des Prez.

Inter liaj aliaj liturgiaj komponaĵoj estis himnoj, kantikoj (inkluzive de pli ol 100 Magnifikatoj), respondaĵoj por Sankta Semajno, Pasioj, Plorkantoj, kaj iom sendependaj verkoj por maĵoraj festoj.

Sekulara muziko[redakti | redakti fonton]

Lasso verkis en ĉiuj la elstaraj sekularaj formoj de la tempo, inkluzive italan madrigalon, francan kanzonon kaj germanan kanton (germane: lied). Li estas unu el la malmultaj renesancaj komponistoj, kiuj verkis fekunde en kvar lingvoj (latina, itala, franca kaj germana), kaj li verkis kun egala flueco en ĉiu. Multaj el liaj kantoj estiĝis grandege popularaj, cirkulantaj vaste tra Eŭropo. Lasso estis probable la sola komponisto de la malfrua renesanco, kiu havis ĉi tiun talenton de muzikaj lingvoj. En ĉi tiuj variaj sekularaj kantoj li estis konforma al la maniero de la nacio de origino, tamen ankoraŭ montris sian karakterecajn originalecon, spriton kaj koncizecon de deklaro.

En liaj madrigaloj, multajn el kiuj li verkis dum lia restado en Romo, lia stilo estas klara kaj konciza, kaj li verkis melodiojn, kiuj estis facile memoreblaj; li ankaŭ "signis" lian verkon, ofte uzante la vorton 'lasso' (kaj la solfeĝajn silabojn la-sol, tio estas A-G en la tonalo de C). Lia elekto de poezio varias larĝe, de Petrarca por lia pli serioza verko al la plej malpeza verso por iom da liaj amuzaj kanzonetoj.

Referencoj kaj pluaj legadoj[redakti | redakti fonton]

  • Artikolo "Orlande de Lassus", en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, kompil. Stanley Sadie. vol. 20, London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • James Haar: "Orlande de Lassus", Grove Music Online, kompil. L. Macy (Accessed January 12, 2005), Grove Music Online (La artikolo estas senŝanga de 1980, sed enhavas ĝisdatan bibliografion)
  • Gustave Reese, Music in the Renaissance. New York, W. W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4
  • Harold Gleason kaj Warren Becker, Music in the Middle Ages and Renaissance (Music Literature Outlines Series I). Bloomington, Indiana. Frangipani Press, 1986. ISBN 0-89917-034-X