Christoph Theodor Aeby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christoph Theodor Aeby
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1835 (1835-02-25)
en Phalsbourg
Morto 7-an de julio 1885 (1885-07-07) (50-jaraĝa)
en Bílina
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de BazeloUniversitato de Göttingen
Okupo
Okupo antropologo • universitata instruisto • anatomo • kuracisto
vdr

Christoph Theodor AEBY (naskiĝinta la 25-an de februaro 1835 en Bonnefontaine apud Phalsbourg en la departemento Moselle, mortinta la 7-an de julio 1885 en Bílina) estis svisa antropologo germanlingva.

Vivo kaj sciencaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Aeby studis ekde 1853 en Bazelo kaj habilitiĝis en 1858 kiel privata docento en Bazelo. En 1863 li nomumitis profesoro pri anatomio en Berno kaj en 1884 en Prago.

Li disponigis multajn esplorojn pri mikroskopa anatomio, novan laŭspecan dividon de la kranio (larĝaj kaj mallarĝaj cefaloj) montrante ke la tro malgranda encefalio estus formo malsana (kp. prie ĉe »Archiv für Anthropologie«, 1873). Aeby krome klarigis ke la aerpremo gravus por ĉiuj artikoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis jenajn aferojn:

  • »Untersuchungen über die Fortpflanzungsgeschwindigkeit der Reizung in der quergestreiften Muskelfaser« (Braunschweig 1862)
  • »Eine neue Methode zur Bestimmung der Schädelformen von Menschen und Säugetieren« (Braunschweig 1862)
  • »Die Schädelformen des Menschen und der Affen« (Leipzig 1867)
  • »Der Bau des menschlichen Körpers mit besonderer Rücksicht auf seine morphologische und physiologische Bedeutung« (Leipzig 1871)
  • »Über das Verhältnis der Mikrokephalie zum Atavismus« (Stuttgart 1878)
  • »Der Bronchialbaum der Säugetiere und des Menschen« (Leipzig 1880).
  • »Das Hochgebirge von Grindelwald« (Koblenz 1865), kune kun Edmund von Fellenberg kaj Rudolf Gerwer

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 1. Leipzig 1905, p. 66-67 (tie ĉi interrete)