Christopher Franke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christopher Franke
Persona informo
Naskonomo Christoph Franke
Naskiĝo 6-an de aprilo 1953 (1953-04-06) (71-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto • filmkomponisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://christopherfranke.com
vdr

Christopher FRANKE (6a de Aprilo 1953) estas germana muzikisto kaj komponisto. El 1971 ĝis 1987, li estis membro de la grupo de elektronika muziko nome Tangerine Dream. Estante dekomence drumisto ĉe The Agitation, poste alinomita Agitation Free, lia ĉefa fokuso finfine ŝanĝiĝis al klavaroj kaj sinteziloj kiam la grupo foriris el sia psikedelaj rok-originoj. Kvankam li ne estis la unua muzikisto kiu uzis analogan sekvencilon, li estis probable la unua kiu uzis ĝin kiel koncertan instrumenton, tiel metante la ritman fundamenton por klasikaj pecoj de Tangerine Dream kaj ankaŭ por la tuto de la Berlina sonskolo.

Post sia foriro el la grupo, li fonis la diskeldonejon Sonic Images, marko de novepoka muziko nome Earthtone kaj la Berlinan Simfonian Kinorkestron, kaj produktoris nombrajn solomuzikajn verkojn. Lasinte Tangerine Dream, lia nura koncerto okazis la 9an de Oktobro 1991 en la Astoria Theatre en Londono.

Soloaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1991 – Pacific Coast Highway
  • 1992 – Universal Soldier
  • 1992 – London Concert
  • 1993 – New Music for Films Vol. 1
  • 1993 – The Tommyknockers
  • 1993 – Klemania
  • 1993 – Journey to the Center of the Earth
  • 1994 – Raven
  • 1995 – Night of the Running Man
  • 1995 – Babylon 5
  • 1996 – Perry Rhodan – Pax Terra
  • 1996 – The Celestine Prophecy
  • 1996 – Tenchi the Movie: Tenchi Muyo! in Love (republikigita en 2002)
  • 1996 – Enchanting Nature
  • 1997 – Babylon 5, volume 2: Messages from Earth
  • 1997 – Babylon 5: In the Beginning
  • 1997 – Babylon 5: Thirdspace
  • 1997 – Pacific Blue
  • 1997 – Transformation of Mind
  • 1997 – Babylon 5: River of Souls
  • 1999 – Epic
  • 2000 – Babylon 5: (1997–2000)
  • 2000 – New Music for Films Vol. 2
  • 2000 – The Calling
  • 2001 – The Best of Babylon 5
  • 2003 – Music for Films Vol. 3 (2003) CD-R
  • 2004 – What the Bleep Do We Know!?
  • 2005 – Ludwig² – Das Musical
  • 2007 – Babylon 5: The Lost Tales

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Christopher Franke en la angla Vikipedio.