Christophine Reinwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christophine Reinwald

Elisabetha Christophine Friederike REINWALD (fraŭline Schiller; naskiĝinta la 4-an de septembro 1757 en Marbach, mortinta la 30-an de aŭgusto 1847 en Meiningen) estis la pli maljuna fratino de Friedrich Schiller, kiu dediĉis sin al la memoro de la frato.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Christophine estis talentita desegnistino kaj inter la unuaj kiuj ekkonis la talentojn elstarajn de Friedrich Schiller. Ŝi ĉiam ĉion sciis pri liaj agadoj dumstudentaj kaj ankaŭ pri la plano de la fuĝo el Stutgarto en la 1782-a jaro. En Ludwigsburg ŝi ankaŭ konatiĝis kun la pentristino Ludovike Simanowiz, kies stilon ŝi provis kopii. En majo 1783 ŝi skribis la unuan leteron al la bibliotekisto Wilhelm Reinwald. Persona renkontiĝo estis en 1784 kaj nupto en 1786 en Gerlingen. La tuto fariĝis kun perado de ŝia frato Friedrich. Estante amiko Friedrich Schiller ne ŝatis ties avarecon. Tamen li iĝis kutimgasto ĉe la fratino kaj la bofrato en Meiningen.[1] La geedzeco de ili estis bona.[2]. Ili restis seninfanaj kaj Christophine eĉ povis labori kiel desegnadinstruistinoj por knabinoj el burĝaj familioj.

Kiam la frato Friedrich, pro propra malsano, ne kapablis viziti en 1796 la mortantan patron ŝi mem veturis Virtembergon por laŭtlegi al la patro la leterojn de la filo Friedrich. Post la morto de la patrino (1802) ŝi pli kaj pli okupiĝis pri la aferoj de Friedrich eldonante memorfoliojn por la amikoj de la poeto sur kiuj estis ankaŭ rememoroj de ŝi pri la komunaj junulaj jaroj.

Post la morto de la edzo (1806) ŝi forlasis Meiningen loĝonte unue ĉe la fratino en Möckmühl; tamen ne plu eblis religi rilaton kun la familianoj. Post kuna vojaĝo en Svisujon kune kun la fratino Luise Heim (filino de la geologo Johann Ludwig Heim kaj nevino de Ernst Ludwig Heim) ŝi revenis en 1822 al Meiningen. Tie ŝi vivis unue en la t.n. Ŝtona Domo kaj ekde 1832 en la Heim-domo. Tie ĝis hodiaŭ troviĝas memortabulo pri ŝi. Samloke ŝi mortis 89-jaraĝa. Tombo de ŝi estas sur la Parka Tombejo de Meiningen. En la kadro de la projekto Friedrich-Schiller-Code de Mitteldeutscher Rundfunk kaj Klassik Stiftung Weimar (por pruvi la aŭtentikecon de la krano de Schiller) oni prenis en 2006 DNA el ŝiaj ostoj. Ŝi krome apogis la verkiston Ludwig Köhler.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Andreas Seifert: Christophine Reinwald: „Kein anderer Ort in der Welt“. Meininger Museen.
  2. Antonius Lux (eld.): Große Frauen der Weltgeschichte. Tausend Biographien in Wort und Bild. Sebastian Lux Verlag, München 1963, p. 412.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Koch (eld.): Die letztwilligen Aufzeichnungen der Frau Christophine Reinwald, Schillers Schwester, nebst einer Einleitung. Hildburghausen, 1925.
  • Dieter Hildebrandt: Schillers erste Heldin. Das Leben der Christophine Reinwald, geb. Schiller. München, 2009. ISBN 978-3-446-23332-4.
  • Annette Seemann: Schillers Schwester Christophine. Frankfurt Main/Leipzig, 2009. ISBN 978-3-458-35110-8.