Wilhelm Reinwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Friedrich Hermann Reinwald

Wilhelm Friedrich Hermann REINWALD (naskiĝinta la 11-an de aŭgusto 1737 Wasungen, mortinta la 6-an de aŭgusto 1815 en Meiningen) estis germana bibliotekisto kaj lingvisto estante bona amiko de Friedrich Schiller. Li eĉ nuptis ties fratinon Elisabetha Christophine Friederike.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Estante filo de ĉefadministranto kaj konsilisto de la registaro de Meiningen li suferis la fruan morton de la patro kaj ŝtelon de la havaĵaro de la patrino dum la Sepjara milito. Kompato venis fare de duko Anton Ulrich (Saksio-Meiningen). Reinwald ricevis privatan instruadon, poste li frekventis la gimnazion de Meiningen kaj ekstudis en 1753 jursciencon en Jena. Post la morto de la patrino en 1758 li vivis ĉe parencoj en Gotao, kie iĝis lia instruisto muzika Jiří Antonín Benda kaj okazis kontaktoj kun la teologo kaj poeto Jakob Friedrich Schmidt.

Sendite fare de la duko en 1762 por mallonga tempo Vienon li devis reveni post la duka morto al Meiningen. Tion volis la nova regantino Charlotte Amalie (Hessen-Philippsthal) kaj tio estis malboniĝo de la kariero de Reinwald. Sed reboniĝo venis en 1776 kiam la nova duko Karlo (Saksio-Meiningen) komisiis al li la ordigon de la dukaj artaj kaj literaturaj trezoroj. Ĉi-taskare li deĵoris pli ol kvar jardekoj. En 1784 li estis nomumita duka konsilisto kaj du jarojn pli poste li edzinigis la fratinon de Schiller. Malgraŭ socia plialtrangiĝo la salajroj restis nealtaj.

Tiun ĉi situacion li provis ŝanĝi per pluraj publikigoj en serioj de Friedrich Nicolai (Allgemeine deutsche Bibliothek) kaj de Christian Felix Weiße (Bibliothek der schönen Wissenschaften). Schiller mem akceptis en sia verko Horen eseon de Reinwald kun la titolo Pulver-Verschwörung in England im Jahre 1605, dem dritten der Regierung Jakobs I.[1] Krome Reinwald jam frue poetis kaj kontribuis por la periodaĵon Thalia (de Schiller) en 1787 kaj Musen-Almanach (de Schiller) en 1796, krome ĉe Niederrheinisches Taschenbuch (1806).

En 1802 li nomumiĝis ĉefbibliotekisto en Meiningen kaj en 1805 kortega konsilisto. Tio ege plibonigis financan situacion lian.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Poetische Briefe und kleine Gedichte. F.E. Hartmann, Meiningen 1769.
  • Poetische Launen, Erzählungen, Briefe und Miscellaneen. Auf Kosten der Verlagskasse für Gelehrte und Künstler und zu finden in der Buchhandlung der Gelehrten, Dessau 1782 (Digitalisat Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
  • Lottens Briefe an eine Freundin während ihrer Bekanntschaft mit Werthern. Aus dem Englischen übersetzt. Zwey Theile. Friedrich Nicolai, Berlin kaj Szczecin 1788 (Digitalisat
  • 15 kantoj ĉe Neues Sachsen-Koburg-Meiningisches Gesangbuch, Meiningen 1790.
  • Hennebergisches Idiotikon. Oder Sammlung der in der gefürsteten Grafschaft Henneberg gebräuchlichen Idiotismen, mit etymologischen Anmerkungen und Vergleichung anderer alten und neuen germanischen Dialekte. Nicolai, Berlin kaj Szczecin 1793.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Art. „Reinwald, Wilhelm Friedrich Hermann“ fare de Max Löwisch. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 28 (1889), p. 104–111 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]