Chupacabras

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Chupacabras ([tʃupa'kabɾas], Esperante kaprinosuĉanto) estas monstro de latinamerika folkloro. Laŭ la legendo, li atakas kortbestojn, kiel kokojn, anasojn kaj kaprojn, por suĉi ilian sangon. Laŭ la rilatoj, ĝi similas al senvosta dupeda dinosaŭro. Ĝia kapo estas ovforma kun longa mentono. Ĝiaj okuloj estas ruĝaj, malgrandaj, ĝi havas malgrandan nazon kaj malgrandan buŝon kun akraj dentoj. Ŝajne, ĝi havas longajn harojn sur la korpo, kiuj povas ŝanĝi la koloron. Ekster Latinameriko, oni pensis ke ĝi estas kosmodevena besto, aŭ scienca eksperimento, ktp. Gi iĝis personeco de scienc-fikciaj rakontoj kaj urba legendo.