Nazo (organo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nazo estas kompleksa parto de vizaĝo, kiu oni povas rigardi kiel organon. Ĝi havas multajn partojn kaj funkciojn.

La nazaj kavoj estas du trairejoj inter kiuj troviĝas apartigaĵo nomita septo. Ĉiu el ili prezentas du truojn: eksteran aŭ antaŭan (nazotruo) kaj internan aŭ malantaŭan (koano). Ĉe la ekstera parieto de ĉiu nazkavo troviĝas tri volviĝintaj ostlamenoj (konkoj): supra, meza kaj suba. Kaj ĉiu konko estigas kanalforman spacon (meato), kie aperas la duktoj de la frunta kaj maksila sinusoj, la larmodukto ktp. Mukozo, tre dika sur la konkoj, tegas la tutan internon de la nazkavoj kaj kontinuas ĝis tiu simila, kiu tegas la diversajn sinusojn, la faringon ktp.

Ĉe la volbo de la nazkavoj, malproksime de la naztruoj, troviĝas la olfakta regiono, kies flarĉeloj kuŝantaj ĉe la finaj disbranĉiĝoj de la olfaktaj nervoj ricevas la impresojn pri odoroj. Kaj ĉirkaŭ la nazo kuŝas diversaj enostaj faciaj kavaĵoj (fruntaj, maksilaj, etmoidaj kaj sfenoida sinusoj), kiuj kompletigas tiun kvazaŭan aparaton.

Normale la enspirata aero trairas la nazkavojn, kiuj varmigas, malsekigas kaj purigas ĝin tiel, ke ĝi povas senriske atingi la pulmojn. Speciale la vibrisoj (haroj en la naztruoj) kaj la muko, kiu lubrikas ĝian internon, havas la taskon haltigi la polverojn, mikrobojn ks., kiuj malpurigas la aeron. Krome la muko estas iom mikrobodetrua.

Krom spira organo, nazo ankaŭ estas la organo de la flarsenso, kiu intime ligiĝas kun la gustumado kaj ĝi servas ankaŭ iel resonancokesto por la voĉo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]