Sudreĝa albatroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sudreĝa albatroso
Sudreĝa albatroso
Sudreĝa albatroso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Diomedea
Diomedea epomophora
(Lesson, 1785)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Sudreĝa albatroso aŭ simple kaj dekomence Reĝa albatroso (Diomedea epomophora) estas granda marbirdo de la familio de Diomedeedoj . Kun averaĝa enverguro de ĉirkaŭ 3 m, ĝi estas la dua plej granda albatroso, malantaŭ la Vagalbatroso.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Albatrosoj apartenas al la familio de Diomedeedoj el la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[1], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[2] Tiu specio estis iam konsiderata samspecia kuna la Nordreĝa albatroso (Diomedea sanfordi) kiel Reĝa albatroso kaj nun la disigo en du specioj estas preskaŭ universale akceptita. BirdLife International,[3] Brooke,[4] kaj Robertson & Nunn.[5] Clements ankoraŭ ne agnoskas la disigon,[6] kaj la SACC agnoskis neceson de tiu propono.[7]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Dumfluge
Dumfluge

Diomedea epomophora estas enhavata en la genro Diomedea kies nomo aludas al Diomedo, greka heroo kies kompanoj turniĝis en birdoj laŭlegende.[8]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Sudreĝa albatroso havas longon de 112 al 123 cm[9] kaj pezo de 8.5 kg. Maskloj estas ĉirkaŭ 2 al 3 kg pli pezaj ol inoj. Averaĝa enverguro estis registrita el 2.9 al 3.28, kun supra limo de ĉirkaŭ 3.51 m. La Vagalbatroso povas superi tiun specion en maksimuma grando kaj averaĝe estas iome pli granda, sed ambaŭ specioj estas sufiĉe proksimaj laŭ grandoj tiele ke ĝi ne povas esti uzata por distingi inter ili.[10][11][12] La junulo havas blankajn kapon, kolon, supran dorson, pugon kaj subajn partojn. Estas nigra makuleteco en dorso, kaj ili havas malhelbrunecajn aŭ nigrecajn flugilojn kun blanka makuleteco ĉe kovriloj. Ties vosto estas blanka escepte ĉe nigra pinto samkolora kun la subflugiloj. Junuloj tuj perdas sian nigron en vosto kaj dorso. Blanko aperas ĉe supraflugiloj laŭgrade, dum makuleteco ekas el la antaŭa bordo. Ĉiuj aĝoj havas rozkolorecan bekon kun nigro en tranĉobordo de supra makzelo, kaj la kruroj estas karnokoloraj. Junuloj kun tute malhelaj supraflugiloj povas esti malfacile diferenceblaj el la Nordreĝa albatroso. Estas klaraj sed subtilaj diferencoj kompare kun la Vagalbatroso, ĉar la Sudreĝa havas tute nigrablankan aspekton, sen la oranĝeca kolmakulo ofte trovita ĉe la Vagalbatroso. Plej da Vagalbatrosoj havas malhelajn plumojn en vosto kaj krono kaj la blanko en tiu specio etendas el la mezo de la flugiloj, en pli grandaj makuloj. La bekokoloro estas ankaŭ iom pli pala, same kiel la malhela tranĉobordo kun la meza. La averaĝa vivodaŭro estas 42.3 jaroj.[9]

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[9]
Loko Populacio Dato Tendenco
Kampbelinsuloj 8,200-8,600 paroj 1997 Stabila
Insulo Enderby 69 paroj 2001 Stabila
Aŭklandinsulo & Insulo Adams 20 paroj 2001 Stabila
Totalo 28,000-29,500 1997 Stabila

La majoritato de la tutmonda populacio de Sudreĝa albatroso nestumas en la senrata ĉeantarkta Kampbelinsulo, nome ĉirkaŭ 8,200 al 8,600 paroj. Estas pli malgrandaj kolonioj en Insulo Adams kaj Aŭklandinsulo de la Aŭklandoj, kun 20 paroj kombine, kaj 69 paroj en Insulo Enderby kaj kelkaj hibridoj sanfordi X epomophora ĉe la kolonio de Nordreĝa albatroso en la Duoninsulo Otago en Novzelando. Ili havas teritoriojn laŭlonge de la sudaj oceanoj koncentre ĉe okcidentaj kaj orientaj marbordoj de suda Sudameriko, kaj ankaŭ en akvoj ĉirkaŭ Novzelando.[9]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Sudreĝa albatroso manĝas kalmarojn kaj fiŝojn, kun pli malgrandaj kvantoj da kadavraĵoj, krustuloj, kaj salpaj tunikuloj.[9]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Southern Royal Albatrosses beaking - SE Tasmania.jpg

Ili preferas nestumi ĉe tufherbaj herbejoj, altebenaĵoj aŭ kornicoj; la ino demetas ununuran ovon ĉiun duan jaron. Ambaŭ gepatroj kovas la ovon, kaj idozorgadas la junulon. Por nutri la idon ili teritorias suden al la Kampbela Marebenaĵo kaj norden al la Ĉathama Altebenaĵo.[9]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La IUCN klasigas tiun birdon kiel Vundebla,[13] kun loĝan teritorion de 63,400,000 km², kaj reproduktan teritorion de 750 km² kun totala ĉirkaŭkalkulita populacio de inter 28,000 kaj 29,500 (1997).

La populacio rekuperiĝas el drasta subena spiralo fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a jarcento. Ĉe la 1880-aj jaroj, tiu albatroso estis formortigita el la Aŭklanda Insulo kaj el Insulo Enderby. Porkoj kaj katoj estas ankoraŭ problemo, ĉar ili prenas kaj idojn kaj ovojn, en Aŭklanda Insulo. Multhokada fiŝkaptado estas ĉefa problemo kaj ebla nova minaco estas Dracophyllum, nome arbusto kiu estas malaperinta el ties nestoteritorio.[9]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sibley D. A. (2001)
  2. Double, M. C. (2003)
  3. Lee, James (2008)
  4. Brooke, R. (2004)
  5. Robertson, C. J. R. & Nunn, G. B. (1998)
  6. Clements, J. (2007)
  7. Remsen Jr., C. J. (2008)
  8. Gotch, A. F. (1995)
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 BirdLife International (2008)(a)
  10. Brooke, Michael, Albatrosses and Petrels across the World. Oxford University Press (2004), ISBN 978-0-19-850125-1
  11. Wood, Gerald. (1983). The Guinness Book of Animal Facts and Feats. ISBN 978-0-85112-235-9. 
  12. Harrison, Peter, Seabirds: An Identification Guide. Houghton Mifflin Harcourt (1991), ISBN 978-0-395-60291-1
  13. BirdLife International   (2012).   Diomedea epomophora.   Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.   Versio 2012.1.   Internacia Unio por la Konservo de Naturo.   Elŝutita 16a Julio 2012.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]