Vagalbatroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vagalbatroso
Vagalbatroso
Vagalbatroso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Diomedea
Diomedea exulans
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Vagalbatroso, NeĝalbatrosoVaganta albatroso,[1] Diomedea exulans, estas granda marbirdo el la familio Diomedeedoj, kiu havas ĉirkaŭpolusan teritorion en la Suda Oceano. Ĝi estis la unua specio de albatroso kiu estis priskribita, kaj estis dumlonge konsiderata la sama specio kiel la Tristana albatroso kaj la Antipoda albatroso. Fakte kelkaj fakuloj ankoraŭ konsideras ilin ĉiujn kiel subspecioj de la sama specio.[2] La SACC proponis la disigon de tiu specio,[3] kaj BirdLife International jam disigis ĝin. Kun la Amsterdama albatroso ĝi formas la vagalbatrosan specikomplekson. La Vagalbatroso estas la plej granda membro de la genro Diomedea (nome la grandaj albatrosoj), unu el plej grandaj birdoj en la mondo, kaj unu el plej bone konataj kaj studitaj specioj de birdoj en la mondo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Vagalbatroso estis unuafoje priskribita kiel Diomedea exulans de Carolus Linnaeus, en 1758, baze sur specimeno el Kabo Bona Espero.[1] Estas 3 subspecioj:

  • Diomedea exulans exulans
  • Diomedea exulans gibsoni (foje konata kiel Gibsona albatroso, kaj traktita kiel certa specio fare de kelkaj fakuloj.[4])

La subspecio gibsoni nestas en la Aŭklandoj.[5]

Dumfluge

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Diomedea aludas al Diomedo kies kompanoj estis konvertitaj en birdoj, kaj exulansexsul estas latina vorto por "ekzilo" aŭ "vaganto" alude al ties etendaj flugoj.[6]

Habitato[redakti | redakti fonton]

Vagalbatrosoj pasas plej el siaj vivoj dumfluge, kaj surteriĝas nur por reproduktiĝi kaj manĝi. La distancoj iritaj ĉiujare estas malfacile kalkuleblaj, sed ringita birdo estis registrita fluganta 6000 km en dek du tagoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Vagalbatroso havas la plej grandan enverguron inter ĉiuj vivantaj birdoj, tipe el 2,51 al 3,5 m, kun ĉefa malfermo de 3,1 m en la kolonio de Birdinsulo (Sud-Georgio) kaj averaĝo de precize 3 m en 123 birdoj mezuritaj ĉe la marbordo de Malabar (Novsudkimrio).[1][7][8] La plej longaj flugilaj ekzemploj registritaj estis de ĉirkaŭ 3.7 m.[8] Eĉ oni parolis pri pli grandaj ekzempleroj, el kiuj du registritaj gigantaj albatrosoj estis respektive 4,22 m kaj 5,3 m, sed tiuj informoj restis necertigitaj.[8] Kiel rezulto de sia enverguro, ĝi kapablas resti en aero sen frapi flugilojn dum kelkaj horoj (veturante 22 m por ĉiu metro de falo).[9][10][11] La longo de la korpo estas ĉirkaŭ 107 al 135 cm[7][12][13] kaj inoj estasiom pli malgrandaj ol maskloj. Plenkreskuloj povas pezi el 5,9 al 12,7 kg, kvankam plej pezas 6,35 al 11,91 kg.[1][8][14][15] Nematuruloj estis registritaj pezante tiom multe kiom ĝis 16,1 kg dum siaj unuaj flugoj (kiam ili povas ankoraŭ havi grasajn rezervojn kiujn ili konsumas dum ili pluflugas).[8] La plumaro varias laŭ la aĝo, kaj la junuloj ekas ĉokoladbrunaj. Kiam ili aĝas ili iĝas pli blankaj.[1] La plenkreskuloj havas blankajn korpojn kun blankanigraj flugiloj. Maskloj havas pli blankajn flugilojn ol inoj kun nur nigrajn pintojn kaj malantauajn bordojn de flugiloj. Ili montras ankaŭ svagan oranĝecflavan punkton flanke de la kapo. La Vagalbatroso estas la plej blanka el la specikomplekso Vagalbatroso, dum la aliaj specioj havas pli da bruno kaj nigro en la flugiloj kaj la korpo kiel reproduktaj plenkreskuloj, tre proksime similaj al nematuraj Vagalbatrosoj. La granda beko estas rozkoloreca, same kiel la piedoj.[13] Ili havas ankaŭ salglandon kiu situas super la naza trapasejo kaj helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ili elpelas tre salan solvaĵon tra siaj nazoj.[16]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[13]
Loko Populacio Dato Tendenco
Sud-Georgio 1.553 paroj 2006 Malpliiĝanta 4% jare
Princeduardaj Insuloj 1.850 paroj 2003 Stabila
Marion Insulo 1.600 paroj 2008
Krozetoj 2.000 paroj 1997 Malpliiĝanta
Kergelenoj 1.100 paroj 1997
Makvora Insulo 10 paroj 2006
Totalo 26.000 2007


Vagalbatrosoj havas la plej grandan enverguron inter ĉiuj vivantaj birdoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Vagalbatrosoj havas grandan gamon de memmontraĵoj el krioj kaj fajfoj al gruntoj kaj bekofrapado.[1] Dum pariĝadaj ceremonioj ili etendas siajn flugilojn, skuas siajn kapojn, kaj frotas siajn bekojn kune, dum gakado.[13] Ili povas vivi dum ĉirkaŭ 50 jaroj.[17]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ovo de Diomedea exulans - MHNT

Paroj de Vagalbatrosoj pariĝas porvive kaj reproduktiĝas ĉiun duan jaron.[12] La reproduktado okazas ĉe ĉeantarktaj insuloj kaj komencas komence de novembro. Por la reprodukta sezono ili okupas izolajn koloniojn en izolaj insularoj de Suda Oceano. La nesto estas amaso de koto kaj vegetaĵaro, kaj situas sur eksponita bordo ĉe la maro. La ino demetas ununuran ovon kiu estas blanka, kun kelkaj punktoj, kaj estas ĉirkaŭ 10 cm longa. Ili demetas tiun ovon inter la 10-a de decembro kaj la 5-a de januaro, en siaj nestoj, kiuj estas grandaj ujoj konstruitaj el herba vegetaĵaro kaj grunda torfo[1] kaj estas 1 metron larĝaj ĉebaze kaj duonmetron larĝaj supre. La kovado daŭras ĉirkaŭ 11 semajnojn kaj ambaŭ gepatroj kunlaboras.[12] Dum la komencaj tempoj de la ida disvolviĝo, la gepatroj laŭvice sidas surneste dum la alia serĉas manĝon. Poste ambaŭ plenkreskuloj ĉasas por manĝo kaj vizitas la idon je neregulaj intertempoj. Ili estas monogama specio, kutime porvive. Junuoj revenas al la kolonio post 6 jaroj; tamen ili ne ekreproduktiĝas ĝis la 11-a al 15-a jaro.[7] Ĉirkaŭ 30 % el elnestiĝintoj survivas.[1]

Vagalbatroso ĉe Sud-Georgio

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ili estas noktulaj manĝantoj[12] kaj nutras sin el cefalopodoj, malgrandaj fiŝoj, kaj krustuloj[1] kaj el animalaj restaĵoj kiu flosas surmare, foje manĝante troe, tiel ke ili malkapablas flugi kaj restas senhelpe surakve. Ili pretas sekvi ŝipojn por akiri forĵetaĵojn. Ili povas ankaŭ fari neprofundajn plonĝojn.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Individua ekflugo

La Vagalbatroso reproduktiĝas en Sud-Georgio, Krozetoj, Kergelenoj, Princeduardaj Insuloj, kaj Makvora Insulo, estas vidata dummanĝe la tutan jaron ĉe la duoninsulo Kaikoura en la orienta marbordo de la Suda Insulo de Novzelando[18] kaj ĝi havas teritoriojn en ĉiuj sudaj oceanoj el 28° al 60°.[19]

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Maristoj iam kaptis tiujn birdojn pro ties longaj flugilostoj, el kiuj ili produktis tabakopipojn. La komencaj esploristoj de la granda Suda Maro kontentiĝis per la kompaneco de albatrosoj en siaj tristaj solecoj; kaj la diabla destino de tiu kiu pafis per sia arbalesto la "birdon de bona aŭguro" estis familiara al legantoj de la verko de Coleridge, nome The Rime of the Ancient Mariner (rimaĵo de iama maristo). Ankaŭ la metaforo de "albatroso ĉirkaŭ lia kolo" venas el tiu poemo kaj indikas nedeziritan ŝarĝon kaŭzantan angoron aŭ barilon. Dum navigado tiu birdo ofte akompanas ŝipon dum tagoj, ne nur sekvante ĝin, sed ankaŭ flugomarkante cirklojn ĉirkaŭ ĝi tute for de tero. Ĝi pluas sian flugon, ŝajne senlace, kaj dum trankvila kaj dum ŝtorma veteroj.

La maorioj de Novzelando uzis albatrosojn kiel manĝofonton. Ili kaptis ilin per hokoj kun allogaĵoj.[20] Ĉar la flugilostoj de albatrosoj estas malpezaj sed tre fortaj, la Maorioj uzis ilin por fari nombrajn diversajn aĵojn kiaj flutoj nome koauau,[21] kudriloj, tatuiloj,[22] kaj fiŝhokiloj.[23]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La IUCN listigis la Vagalbatroson kun statuso "Vundebla"[19]. La mortokvoto de plenkrekuloj estas inter 5 % kaj 7 % jare[1]. La specio havas loĝan teritorion de 64.700.000 km², kvankam ĝia reprodukta teritorio estas nur 1.900 km².

En 2007, estis ĉirkaŭkalkulataj 25.500 plenkreskuloj, dividitaj en 1.553 paroj en Sud-Georgio, 1.850 paroj en Princeduarda Insulo, 1.600 en Marion Insulo, 2.000 en Krozetoj, 1.100 en Kergelenoj, kaj 12 en Makvora Insulo por totalo de 8.114 reproduktaj paroj. La sudgeorgia populacio falas je 1,8 % jare. La niveloj de la birdoj ĉe Princeduardo kaj Krozetoj ŝajne stabiliĝas, kvankam plej ĵuse estis ioma malpliiĝo de la populacio.[13]

La plej granda minaco al ĝia survivado estas multhokada fiŝkaptado; tamen ankaŭ poluado, ĉefe el plastoj kaj fiŝhokado, estas minaco.

La CCAMLR aplikis decidojn por malpliigi la aldonan kaptadon de Albatrosoj ĉe Suda Georgio je 99 %, kaj aliaj mondoregionaj fiŝkomitatoj same entreprenas similajn decidojn por malpliigi la mortigadon. La Princeduardaj Insuloj estas natura rezervejo, kaj la Makvora Insulo estas loko de Monda Heredo. Fine ankaŭ grandaj partoj de Krozetoj kaj de Kergelenoj estas naturaj rezervejoj.[13]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 Robertson, C. J. R. (2003)
  2. Clements, J. (2007)
  3. Remsen Jr., J. V. (2009)
  4. Gibson's Albatross (Diomedea gibsoni) Robertson & Warham, 1992. Avibase. Alirita 2013-05-30.
  5. Gibson’s Albatross. Species Profile and Threats Database. Dept of Sustainability, Environment, Water, Population and Communities, Australia (2012). Alirita 2012-11-27.
  6. Gotch, A. F. (1995)
  7. 7,0 7,1 7,2 Dunn, Jon, L. & Alderfer, Jonathan (2006)
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 Wood, Gerald. (1983) The Guinness Book of Animal Facts and Feats. ISBN 978-0-85112-235-9.
  9. Rattenborg, N. C. (2006)
  10. Weimerskirch, H. (2004)
  11. Richardson, M. (2002)
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 Harrison, C. & Greensmith, A. (1993)
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 13,5 BirdLife International (2008)(a)
  14. [1] Arkivigite je 2011-02-15 per la retarkivo Wayback Machine/
  15. "Encyclopedia of the Antarctic, v. 1 & v. 2. Beau Riffenburgh (Editor). Routledge, ISBN 978-0-415-97024-2.
  16. Ehrlich, Paul R. (1988)
  17. [2], Is foraging efficiency a key parameter in aging? (2010)
  18. Shihirai 2002 p.90
  19. 19,0 19,1 BirdLife International (2012). Diomedea exulansInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16-a de julio 2012.
  20. Matau Toroa (Albatross hook). Collections Online. Museum of New Zealand Te Papa Tongarewa. Alirita 17-a de julio 2010.
  21. Koauau (flute). Collections Online. Museum of New Zealand Te Papa Tongarewa. Alirita 17-a de julio 2010.
  22. Uhi Ta Moko (tattooing instruments). Collections Online. Museum of New Zealand Te Papa Tongarewa. Alirita 17-a de julio 2010.
  23. Matau (fish hook). Collections Online. Museum of New Zealand Te Papa Tongarewa. Alirita 17-a julio 2010.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Clements, James. (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, 6‑a eldono, Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Dunn, Jon L.. (2006) “Accidentals, Extinct Species”, National Geographic Field Guide to the Birds of North America. Washington D.C.: National Geographic Society. ISBN 978-0-7922-5314-3.
  • Ehrlich, Paul R.. (1988) The Birders Handbook. New York, NY: Simon & Schuster, p. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Gotch, A. F.. [1979] (1995) “Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels”, Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. Nov-Jorko, NY: Facts on File, p. 191. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Harrison, Colin. (1993) “Non-Passerines”, Birds of the World. New York, NY: Dorling Kindersley. ISBN 1-56458-295-7.
  • Richardson, Michael (27 Sep 2002). "Endangered seabirds / New fishing techniques undercut an old talisman : Modern mariners pose rising threat to the albatross." Herald Tribune.
  • Robertson, C. J. R., Michael, Hutchins, Grzimek's Animal Life Encyclopedia, Albatrosses (Diomedeidae), 2003, Gale Group, volumo 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins, Farmington Hills, MI, isbn=0-7876-5784-0, paĝoj 113–116, 118–119.
  • Shirihai, Hadoram. [2002] (2002) “Great Albatrosses”, Antarctic Wildlife The birds and mammals. Finland: Alula Press, p. 90. ISBN 951-98947-0-5.
  • Weimerskirch, Henri (Oct 2004). "Wherever the Wind May Blow. Arkivigite je 2007-11-07 per la retarkivo Wayback Machine" Natural History Magazine.</ref>
  • Lindsey, T.R. 1986. The Seabirds of Australia. Angus and Robertson, and the National Photographic Index of Australian Wildlife Sydney.
  • Marchant, S. kaj Higgins, P.J. (eds) 1993. Handbook of Australian New Zealand And Antarctic Birds Vol. 2: (Raptors To Lapwings). Oxford University Press, Melbourne.
  • Parmelee, D.F. 1980. Bird Island in Antarctic Waters. University of Minnesota Press, Minneapolis.

Plua legado[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Ruĝkola gruo, nome la plej alta fluganta birdo vivanta nune
  • Otidedoj, kiu enhavas la plej pezajn vivantaj flugantajn birdojn
  • Argentavis, la plej granda fluganta birdo iame vivinta

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]