Amsterdama albatroso
Amsterdama albatroso | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Amsterdama albatroso
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Diomedea amsterdamensis (Jean-Paul Roux, Pierre Jouventin, Jean-Louis Mougin, Jean-Claude Stahl & Henri Weimerskirch, 1983) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
CR
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Amsterdama albatroso aŭ Amsterdaminsula albatrosos,[1] Diomedea amsterdamensis, estas granda albatroso kiu reproduktiĝas nur en Insulo Amsterdam en suda Hinda Oceano. Ĝi estis priskribita nur en 1983, kaj ĝis tiam kelkaj fakuloj kredis, ke temas pri subspecio de la Vagalbatroso, exulans. BirdLife International agnoskas ĝin kiel speci, Clements ne, kaj la SACC havas studatan proponon por la disigo de la specio.[2][3][4] Pli ĵuse, komparoj pere de mitokondria DNA inter la Amsterdama albatroso, la Vagalbatroso Diomedea exulans, la Antipoda albatroso D. antipodensis kaj la Tristana albatroso D. dabbenena, havigis klaran genetikan pruvaron ke la Amsterdama albatroso estas separata specio.[5]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Albatrosoj apartenas al la familio de Diomedeedoj el la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[6], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[7]
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La scienca nomo Diomedea amsterdamensis estas komponita de Diomedea, el la nome de la greka heroo Diomedo kies kompanoj estis turnitaj en birdoj laŭlegende,[8] kaj amsterdamensis, kiel latina formo de la nomo de la insulo kie ili estis trovitaj.
Teritorio kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Amsterdama albatroso reproduktiĝas nur en Insulo Amsterdam, Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj, je altitudo de inter 500 kaj 600 m super marnivelo en la Altebenaĵo Tourbières. Estas necerta informaro pri ties teritorioj for de la reprodukta sezono, kvankam estis eblaj vidaĵoj en Aŭstralio kaj Novzelando.[9]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Amsterdama albatroso estas membro de la grupo de grandaj albatrosoj kiu reproduktiĝas en bruna, pli ol en pli kutima blanka, plumaro. Tiu birdo estas 4.8 al 8 kg peza, kaj 107 al 122 cm longa kun envergugro de 280 al 340 cm.[10][11] La plenkreskulo havas ĉokoladbrunajn suprajn partojn, kaj estas blanka en vizaĝomasko, gorĝo, malsupra brusto, kaj ventro. Ĝi havas larĝan brunan brustobendon kun brunaj subvostaj kovriloj. Ties rozkoloreca beko havas malhelan pinton kaj malhelajn tranĉobordojn, kaj fine, ties subflugiloj estas blankaj escepte pro la malhela pinto kaj la malhela antaŭa bordo.[9]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Pro ties rareco, oni ne konas multe pri la manĝo kaj mardistribuado de la Amsterdama albatroso, kvankam oni supozas, ke ili manĝas kalmarojn, krustulojn, kaj fiŝojn.[9] Nekovantaj birdoj dum la kovoperiodo de la reprodukta ciklo kovras grandajn areojn de la Hinda Oceano, kaj ili veturas ĝis 2,400 km.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Amsterdamaj albatrosoj reproduktiĝas ĉiun duan jaron en malferma marĉeca grundo. Ambaŭ gepatroj kovas la ununuran ovon en alternaj vicoj kiuj daŭras ĉirkaŭ unu semajnon, kaj la eloviĝo okzas post 80 tagoj. La ido estas kovata dum unu monato, kaj la elnestiĝo ĝenerala okazas post 230 tagoj. Dekomence la ido estas nutrata de siaj gepatroj ĉiun trian tagon, kaj la manĝofrekvenco malpliiĝas dum oni alproksimiĝas al elnestiĝo. Ĉe la pinto de la pezakiro la ido pezas pli ol siaj gepatroj, sed poste perdas pezon dum la rezervoj estas uzataj por kreski plumojn. Post elnestiĝo la junulo restas ĉemare dum ĉirkaŭ kvin jaroj antaŭ reveni al la kolonio, kaj ekreproduktiĝas kelkajn jarojn poste. La reprodukta ritaro de la Amsterdama albatroso estas simila al tiu de la Vagalbatroso.
Konservado
[redakti | redakti fonton]La Amsterdama albatroso estis listita kiel draste endanĝerita, fare de la IUCN,[2] kun loĝa teritorio de 4,400,000 km² kaj reprodukta teritorio de nur 7 km².[9] La populacio je malkovro estis nur de 5 reproduktaj paroj; danke al konservadismaj klopodoj tio pliiĝantis al 18 al 25 reproduktaj paroj. La tutmonda populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 80 maturaj individuoj kaj totalo de ĉirkaŭ 130 birdoj.[9] La insulo sur kiu tiu albatroso reproduktiĝas suferis drastan perdon en habitata kondiĉo pro enmeto de katoj kaj bovaro, dum la birdoj estas minacataj ĉemare pro la praktiko de multhokado. Ĉar estas nur unu reprodukta loko, ili estas speciale vundeblaj al malsanoj kiaj Pasteurella multocida (birda ĥolero) kaj Erysipelothrix rhusiopathiae.
Por helpi en la konservadaj klopodoj oni entreprenas ringadon de la birdoj kaj oftajn censojn, kaj drat-barilojn por teni la gregaron for de la reproduktaj areoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2008)(b)
- ↑ 2,0 2,1 BirdLife International (2012). Diomedea amsterdamensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
- ↑ Clements, J. (2007)
- ↑ Remsen Jr., J. V. (2009)
- ↑ http://onlinelibrary.wiley.com/doi/10.1111/j.1600-048X.2010.05295.x/abstract
- ↑ Sibley D. A. (2001)
- ↑ Double, M. C. (2003)
- ↑ Gotch, A. F. (1995)
- ↑ 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 BirdLife International (2008)(a)
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-04-22. Alirita 2013-05-14.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-01-23. Alirita 2013-05-14.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2008(a)) Amsterdam Albatross - BirdLife Species Factsheet. Data Zone. Alirita 18 Feb 2009.
- BirdLife International (2008(b)) The BirdLife checklist of the birds of the world, with conservation status and taxonomic sources. (xls). Alirita 18 Feb 2009.
- Clements, James. (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, 6‑a eldono, Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
- Double, M. C., Michael Hutchins, Jerome A. Jackson, Walter J. Bock, Donna Olendorf, Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator, Grzimek's Animal Life Encyclopedia, Procellariiformes, 2003, Gale Group, volumeno 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins, Farmington Hills, MI, isbn = 0-7876-5784-0, paĝoj 107–110.
- Gotch, A. F.. (1995) “Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels”, Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. ISBN 0-8160-3377-3.
- (January 2011) “Piecing together the global population puzzle of wandering albatrosses: genetic analysis of the Amsterdam albatross Diomedea amsterdamensis”, Journal of Avian Biology 42 (1), p. 69–79. doi:10.1111/j.1600-048X.2010.05295.x.
- ; et al.. Proposal (388) to South American Classification Committee: Split Diomedea exulans into four species. South American Classification Committee. American Ornithologists' Union (Jan 2009). Arkivita el la originalo je 2009-02-21. Alirita 18 Feb 2009.
Arkivigite je 2009-02-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Sibley, David Allen. (2001) The Sibley Guide to Bird Life and Behavior, Illustrated by David Allen Sibley, New York, NY: Alfred A. Knopf. ISBN 0-679-45123-4.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ARKive - bildoj kaj filmetoj de Amsterdama albatroso (Diomedea amsterdamensis) Arkivigite je 2006-04-22 per la retarkivo Wayback Machine
|