Citronherbo
Aspekto
Citronherbo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Cymbopogon citratus (DC.) Stapf | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Citronherbo (latine Cymbopogon citratus) estas planto el la genro Poacoj (Poaceae). La specio estas uzata en la Azia kuirarto speciale en la Taja, Hinda, Vjetnama kaj Indonezia kuirarto. La planto estas konata de kreskolokoj en Hindio, Afriko, Vjetnamio, Aŭstralio kaj Ameriko.
La folioj de la planto uzatas en la kuirejo. Ili havas acidan, freŝan, citronecan guston. La spicherbo ankaŭ akireblas en pulvora formo. Citronherbo ne manĝatas krude. Kutime pecoj da citronherbo estas kunkuiritaj aŭ -stufitaj en manĝaĵoj kaj antaŭ la konsumo forigitaj.
Etera oleo el citronherbo uzatas fare de abelbredistoj por logi abelsvarmojn en logkorbojn.