Indonezia kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sate Ponorogo.jpg

Indonezia kuirarto reflektas la vastan variecon de popolo kiu vivas sur la 6.000 loĝataj insuloj el kiu Indonezio konsistas. Indonezia kuirarto estas samdiversa kiel la indonezia kulturo, kaj prenis la kulinarajn influojn el multaj fontoj. En la daŭro de sia historio, Indonezio estas envolvita en la komerco pro sia situo kaj naturaj fontoj. La indiĝenaj teknikoj kaj ingrediencoj de Indonezio, almenaŭ en la malajaj mondopartoj, estas infuitaj de Hindio, la Mezoriento, Ĉinio kaj finfine de Eŭropo. La hispanaj kaj portugalaj komercistoj alportis produktojn el la Nova Mondo eĉ antaŭ la nederlandanoj venis por koloniigi la plej grandan parton de Indonezio.

En okcidenta kaj meza Indonezio la ĉefa manĝo estas kutime kuirita en la malfrua mateno, kaj konsumita ĉirkaŭ tagmezo. En multaj familioj ne estas fiksitaj manĝohoroj dum kiuj ĉiuj familianoj ĉeestas. Pro tio, la plejmulto de la manĝaĵoj estas tiel faritaj ke ili restas manĝeblaj eĉ dum longa restado sur la tablo en ĉambra temperaturo. La samaj manĝaĵoj estas revarmigitaj por la lasta manĝo en la vespero. La plejmulto de la manĝaĵoj estas konstruitaj ĉirkaŭ konusforma amaso da longgrajna, tre polurita rizo. Manĝo povas inkludi supon, salaton (aŭ la plej ordinaraj rapidrostitaj legomoj kun ajlo), kaj alian ĉefan manĝon. Ĉiu manĝaĵo estas akompanita de almenaŭ unu, kaj ofte kun multaj reliŝoj kiuj nomiĝas sambaloj.

En orienta Indonezio kie la indiĝenoj estas pli infuitaj de la pacifik-insulanaj kulturoj kiel tiuj de la insuloj Nov-Gvineo kaj Timoro, la manĝoj povas esti centrigitaj ĉirkaŭ aliaj fontoj de karbohidratoj kiel saguo kaj/aŭ greno.

Stratvendisto servante variajn manĝaĵojn

La plej popularaj manĝaĵoj kiuj originas de Indonezio estas konataj en la plej granda parto de Azio, kun sateoj, rendango kaj sambaloj favorataj en Malajzio kaj Singapuro. Maĝaĵoj bazitaj je sojofaboj kiel tofuo kaj tempeo ankaŭ estas tre popularaj. Fakte tempeo estas speco da tofuo adaptita al la tropika klimato de Indonezio.

En la plimulto de la urboj oni kutime vidas ĉinajn manĝaĵojn kiel moĉioj kaj nudeloj vendatajn de stratvendistoj kaj restoracioj, ofte adaptita por fariĝi Indonezia Ĉina kuirarto. Kutima adapto estas ke porko ne plu estas uzata ĉar la plimulto de la indonezianoj estas islamano. Stratvendistoj kaj stratflankvendistoj estas tre kutimaj, kaj ankaŭ la kolportistoj kiuj portas la varojn sur bicikloj aŭ ĉaretoj.

Indoneziajn manĝaĵojn kutime estas manĝataj per kombino de kulero en la dekstra mano kaj forko en la maldekstra mano, kvankam en multaj regionoj kiel okcidenta Javo estas kutime manĝi per la (dekstra) mano.

Selamatan[redakti | redakti fonton]

La Selamatan estas indonezia tradicia festmanĝaĵo, kiu estas servata dum ĝojaj okazintaĵoj kiel gravediĝo, naskiĝo kaj ekuzo de domo. Tiam najbaroj kaj amikoj estas invitataj. Kiel nederlanda "Rijsttafel" (rizotablo) la selamatan perdis sian socialan gravecon kaj nur signifas riĉan plenabundan manĝotablon. Selamatan aŭ rizotablo preskaŭ ĉiam konsistas el blanka rizo kun sajuro (speco da legomsupo) kaj variaj almanĝaĵoj kiel viando, tofuo, tempeo, legomoj, krupuko k.t.p.

Listo de kelkaj popularaj indoneziaj manĝaĵoj[redakti | redakti fonton]

Listo de kelkaj popularaj indoneziaj manĝetoj[redakti | redakti fonton]

Listo de kelkaj popularaj indoneziaj trinkaĵoj[redakti | redakti fonton]

Listo de kelkaj popularaj indoneziaj desertoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Foodlogo2.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Nutrado kaj gastronomio