Karedok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karedok

Karedok kun krupuko kaj cepoĉipsoj

Karedok kun krupuko kaj cepoĉipsoj

[redakti | redakti fonton]

Karedok estas kruda legomosalato en arakidosaŭco el okcidenta Javo, Indonezio.[1] Ĝi estas unu el la Sundaj manĝaĵoj. Origine ĝi konsistas el kukumoj, mungidoj, brasiko, legomoj, taja bazilio, kaj eta verda melongeno, kovrita per arakidosaŭco, surŝutita per krupuko (= ne ĉiam vegetara!) aŭ empingo, sed ekzistas pluraj variaĵoj. Ĝi tre similas al gado-gado, escepte ke ĉiuj legomoj estas krudaj, dum la plejmulto de la legomoj en gado-gado estas brogitaj, kaj ĝi uzas kenĉuron, bazilion kaj melongenon. Karedok ankaŭ nomiĝas lotek atah (kruda lotek aŭ kruda gado-gado). Karedok vaste estas surtabligata kiel taga nutraĵo en sundaj familioj, kutime manĝata kun varmega rizo, tofuo, tempeo kaj krupukoempingo. Nuntempe karedok troviĝas en multaj variaĵoj ĉe manĝoĉaroj, manĝobudoj (warung) kaj ankaŭ en restoracioj kaj hoteloj en Indonezio kaj aliaj mondpartoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Recepto[redakti | redakti fonton]

esperante Karedok

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. No Money, No Honey: A study of street traders and prostitutes in Jakarta by Alison Murray. Oxford University Press, 1992. Glossary page xii