Ciudades Confederadas del Valle del Cauca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Konfederaciaj Urboj de la Valo de Kaŭko
Origina nomo hispane Ciudades Confederadas del Valle del Cauca
 Hispana Imperio 18111815 Hispana Imperio 

Flag of Valle del Cauca.svg

Geografio
Konfederaciaj Urboj de la Valo de Kaŭko en 1811
Konfederaciaj Urboj de la Valo de Kaŭko en 1811
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Nacia konsisto:
Ŝtat-strukturo
Real colombiano
Estiĝo:
Sendependiĝo en 1811 el la Provinco de Popayán, Vicreĝlando de Nova Granado, kiu apartenis al la Hispana Imperio.
Pereo:
Rekonkero de la Hispana Imperio en 1815.
Antaŭaj ŝtatoj:
Hispana Imperio Hispana Imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Hispana Imperio Hispana Imperio
Historio
Information icon.svg
vdr

La Ciudades Confederadas del Valle del Cauca, aŭ Seis Ciudades Amigas del Valle del Cauca[1] (Hispane: Konfederaciaj Urboj de la Valo de Kaŭko, aŭ Ses Urboj Amikaj de la Valo de Kaŭko), estis konfederacio konformita de la urboj Anserma, Buga, Cali, Caloto, Cartago, Iscuandé, Popayán kaj Toro.[2] La teritorio de la Konfederacio enhavis la nordan parton de la Provinco de Popayán, t.e la nunaj kolombiaj departamentoj de Valo de Kaŭko, Kindio, Risaraldo kaj norda parto de Kaŭko.[3]

Inter 1807 kaj 1808 la franca armeo sub la gvido de Napoleono Bonaparte invadis Hispanion kaj Bonaparte elektis kiel reĝo kaj reganto de tiu reĝlando al sia propra frato Jozefo Bonaparte. Tiamaniere Hispanio luktis sian propran militon por sendependiĝi el Francio inter 1808 kaj 1814, tiun eventon profitis la hispanaj kolonioj por postuli sian rajton memregi sin.[3]

Pro tiuj okazaĵoj, la Supera Konsilio de Bogoto sendis mesaĝistojn al ĉiuj la provincoj por konvinki la popolon ribeli kontraŭ la Hispana Imperio. La Valkaŭkaj krioloj, gviditaj de Joaquín DE CAYZEDO Y CUERO,[4] decidis tiam pretiĝi por la defendado kaj organizi sin milite, tial pluraj komisiitoj de Kalio vojaĝis al kelkaj urboj de la Valo kaj sukcesis starigi la 1an de februaro 1811 en la urbo Palmira la Konsilion de la Urboj Amikaj de la Valo de Kaŭko, en tiun starigon ĉeestis la delegitoj de la Urboj Santa Ana de Los Caballeros de Anserma, Guadalajara de Buga, San Esteban de Caloto, Nueva Cartago, Nuestra Señora de la Consolación de Toro kaj Santiago de Cali, ili redaktis la konstitucion. Je fino de 1811 al la Konsilio aldoniĝis la urboj de Popayán, Almaguer kaj Iscuandé.[3]

Malgraŭ la Konsilio estis lojala al la Imperio, ĝi kreis sian propran armeon, organizis sian propran registaron kaj kontrolis la publikan trezoron; unu el la unuaj agoj de la armeo de la Konfederacio estis forigi ribelon de sklavoj en aprilo 1811[1]. La celo ĉefa de la Konfederacio estis akiri memregadon kaj la samajn rajtojn kiujn oni havis en la Malnova Kontinento[2]. La estro de la Konsilio de Popayán, Miguel TACÓN Y ROSIQUE, sendis armeon ekspedician kontraŭ la Valo por redoni al la Provinco de Popayán la kontrolon sur tiuj teritorioj; Tamen la Konfederacio petis helpon al la Estado Libre de Cundinamarca (Hispane:Libera Ŝtato de Kundinamarko), kiu sendis etan armeon sub la gvido de la Kolonelo Antonio BARAYA. La armeoj batalis en la Batalo ĉe Bajo Palacé la 28-an de marto 1811, kiun oni konsideras estis la unua batalo de la sendependigo de Kolombio. La fortoj de la Konfederacio venkis kaj okupis Popayán la 1-an de aprilo. La Konsilio de la Konfederacio translokiĝis tie la 21-an de junio kaj elektis kiel Guberniestro al Manuel SANTIAGO VALLECILLA.[5] De tiam la Konfederacia Konsilio malagnoskis la kortumon de Kadizo kaj alianciĝis kun la Unuiĝintaj Provincoj de Nova Granado.

Je fino de 1811 la Konfederacio celis konkeri la urbon San Juan de Pasto, sensukcese; oni reprovis konkeri la urbon en 1812, kaj sukcesis konkeri ĝin en janualo. La fortoj lojalaj al la Imperio reakiris la urbon la 21-an de majo 1812. Ĉio ĉi kaŭzis la Kampanjon de Nariño en la sudo, milita kampanjo gvidata de Antonio NARIÑO kiu celis malfortigi la atakon de la Imperio en la suda parto de Nova Granado kontraŭ la sendependemuloj.[3]. La armeo de Nariño malvenkis kaj li estis enkarcerigita. Pro la venkoj de la Imperiaj fortoj el la sudo, la sidejo de la Konfederacia Konsilio translokiĝis plurfoje ĝis la falo de Popayán la 9-an de julio 1815. [5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Las Ciudades Amigas del Valle del Cauca (hispane). Cali Cultural. Alirita 19a de aŭgusto 2012.
  2. 2,0 2,1 La independencia que no fue (hispane). Centro Virtual Isaacs. Alirita 19a de aŭgusto 2012.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Hechos y gentes de la primera república colombiana (Popayán 1810-1816) (hispane). Biblioteca Luis Ángel Arango. Alirita 19a de aŭgusto 2012.
  4. Monumento a las Ciudades Confederadas (hispane). Alcaldía de Santiago de Cali. Alirita alirdato=19a de aŭgusto 2012.
  5. 5,0 5,1 Colombia: Independencia (hispane). Jaume Olle. Alirita 21-an de januaro 2011.