Civilizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Civilizo (aŭ civilizacio, de la latina civis = civitano) estas vorto por certa historia tempoperiodo aŭ homa kultura rondo de pluraj socioj.

La kvar ĉefaj nunaj civilizoj en la mondo estas:

La islama estas la plej nova, la okcidenta estas nun la plej avangarda, influa kaj granda, estante la precipa civilizo de Eŭropo mem, Ameriko, Oceanio kaj de urbana subsahara Afriko.

La ĉefaj antikvaj civilizoj:

Ĉiu civilizo havas propran subkontinentan bazon, skribsistemon, religiojn, antikvan lingvon, klasikajn librojn, imperiojn kaj historion. Kvankam ĉiu civilizo enhavas multajn gentojn kaj landojn, tiuj partoprenas en komuna, ĝenerala kulturo.

Iuj landoj estas produkto de du civilizoj: Turkio, Japanio, Pakistano, Indonezio, ktp.

Civilizoj disvastiĝas per milito, imperio, religio kaj komerco kaj daŭras tra la epokojn.

Religio ofte difinas civilizon -- ekzemple hinduismo kaj hinda civilizoislamo kaj islama civilizo. Sed iafoje civilizo konvertiĝas al nova religio: ekzemple, la eŭropa al kristanismo kaj la ĉina al budhismo.

Vidu ankaŭ: Toynbee