Clara (Cuqui) Nicola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clara Nicola
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1926 (1926-03-22)
en Havano
Morto 13-an de julio 2017 (2017-07-13) (91-jaraĝa)
Ŝtataneco Kubo
Familio
Frat(in)o Isaac Nicola
Okupo
Okupo gitaristo • klasika gitaristo
vdr

Clara (Cuqui) Nicola (naskiĝis en 1926 je Havano en Cuba — mortis la 14-a de julio 2017) estis elstara kuba gitaristino kaj edukistino.[1] Ŝi estis fratino de Isaac Nicola, kiu mortis en 1997. En 2012 ŝi estis distingata per la premio “Cubadisco de Honor”.[2]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Clara (Cuqui) Nicola studis gitaron ĉe sia patrino Clara Romero de Nicola, renoma gitaristo kaj fondinto de la moderna Kuba Skolo de Gitaro, kaj ŝi finstudis ĉe la Urba Konservatorio de Havano.[1][3] Ŝi ankaŭ partoprenis aktive sub kuratoreco de sia patrino en la porinfana societo pri belaj artoj SIBA, junulara sekcio de la kulturinstitucio “Pro-Arte Musical.”[4][1]

Verkado[redakti | redakti fonton]

Post la Kuba Revolucio de 1959 Clara (Cuqui) Nicola kunlaboris kun sia frato Isaac Nicola same kiel kun aliaj gitaristoj kaj profesoroj kiel Marta Cuervo je la enkonduko de unueca metodo por instrui gitarludon je la muziklernejoj en Kubo. Ŝi realigis valoran kontribuon al la disvolvo de sistema nacia pedagogio de gitarado.[3][5]

Cuqui Nicola laboris kiel profesoro en la Escuela Nacional de Instructores de Arte (ENIA).[6] Inter siaj multaj lernintoj estas menciendaj la fama kuba ĵazgitaristo Carlos Emilio Morales,[7] kaj komponisto Edesio Alejandro.[1]

Ŝi ankaŭ laboris kiel konsultanto de televidprogramoj kiel ekzemple “Aficionados en TV” de 1967 ĝis 1968.[8]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Isachi Fernández Fernández (2009-10-07). Archivo | CUBARTE (hispane). CUBARTE. Arkivita el la originalo je 2015-06-20. Alirita 2024-03-18. “hispane La pedagoga cubana Clara Nicola (Cuqui), quien ha consagrado su vida a la enseñanza de la guitarra, fue homenajeada en la sede de la Unión de Escritores y Artistas de Cuba (UNEAC) [...] (esperante La kuba pedagogo Clara Nicola (Cuqui), kiu dediĉis sian vivon al instruado de gitaro, estis honorita en la sidejo de la Unuiĝo de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo (UNEAC) [...])”.
  2. Radio Cadena Habana » Homenaje a grandes de las cuerdas (hispane). Radio Cadena Habana (2012-05-22). Arkivita el la originalo je 2015-06-20. Alirita 2024-03-18.
  3. 3,0 3,1 Giro, Radamés: Leo Brouwer y la guitarra en Cuba. Editorial Letras cubanas. La Habana, Cuba, 1986. pj. 41-43.
  4. Irina Pacheco Valera (2011-01-23). Portal Cubarte :: Artículos :: La Guitarra de Pro-Arte Musical: una herencia identitaria cultural (I parte) (hispane). CUBARTE. Arkivita el la originalo je 2015-06-21. Alirita 2024-03-18.
  5. Ramirez, Marta Maria. Cuba: The Cuban Guitar School. SEMlac reports 7. Arkivita el la originalo je 2012-11-13. Alirita 2015-06-20.
  6. Olga Díaz Sampera en Cubanosfamosos.com
  7. Carlos Emilio Morales ĉe Ecured
  8. El blog de Pedraza Ginori: MIS PROGRAMAS DE TELEVISIÓN (1)