Claude François
Claude François | |
---|---|
Claude François en la jaro 1976
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Claude Antoine Marie François |
Naskiĝo | 1-an de februaro 1939 en Ismailio, Egipta Reĝlando |
Morto | 11-an de marto 1978 (39-jaraĝa) en 16-a arondismento de Parizo, Francio |
Edz(in)o | Janet Woollacott |
Ĝenroj | diskoteka muziko |
Profesio | kantisto |
Retejo | www |
Claude FRANÇOIS [klod franSŬA] (naskiĝis la 1-an de februaro 1939 en Ismailia, Egiptio; mortis la 11-an de marto 1978 en Parizo, Francio) estis franca kantisto.
Fine de 2005, Claude François entute vendis 61 352 000 diskojn (20 milionojn en Francio), surbendigis 277 kantojn en la franca kaj 119 aliaj alilingve, kaj aperis 1 188 fojojn sur sceno[1].
Li kantis disko-muzikon. Inter liaj plej sukcesaj kantoj estas Belles belles belles, Alexandrie, Alexandra kaj Comme d’habitude (ekzistas anglalingva versio, My Way).
Claude François estas fama ankaŭ pro sia morto: li estis en banujo en sia hejmo kaj rimarkis malbone fiksitan ampolon; li provis firmigi ĝin per malsekaj manoj kaj elektrumis sin.
Notoj kaj referencoj
- ↑ france Claude François en quelques chiffres, Le Nouvel Observateur