Claude Pinoteau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claude Pinoteau
Claude Pinoteau, 2011
Claude Pinoteau, 2011
Claude Pinoteau, 2011
Persona informo
NomoClaude Pinoteau
Dato de naskiĝo25-a de majo 1925
NaskiĝlokoBoulogne-Billancourt
Dato de morto5-a de oktobro 2012
MortolokoNeuilly-sur-Seine
Mortokialokancero [+]
Aĝo je morto87
Okupoj kaj profesioj
Okupojreĝisoro kaj scenaristo
Geografio
ŜtatoFrancio
Familio
InfanoKarine Pinoteau [+]
FratoJack Pinoteau, Arlette Merry [+]
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoLouis Delluc Prize, Komandoro de la Artoj kaj la Leteroj, Henri-Langlois award, Jean-Le-Duc award [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Claude Pinoteau (naskiĝis la 25-an de majo 1925 en Boulogne-Billancourt, mortis la 5-an de oktobro 2012 en Neuilly-sur-Seine) estis franca reĝisoro kaj scenaristo. Li mortis pro kancero[1].

Li estis la frato de Jack Pinoteau kaj de Arlette Merry. Ilia patro, Lucien, estis reĝisoro.

Biografio

Li komencis kiel akcesoraĵisto kaj inspektoro, poste fariĝis help-reĝisoro ekde 1948, notinde de Jean Cocteau (Les Parents terribles), Jean-Pierre Melville (Les Enfants Terribles), Henri Verneuil (Un singe en hiver) kaj de Claude Lelouch (L'Aventure, c'est l'aventure). Li atendis ĝis 1973 por reĝisori sian unuan longdaŭran filmon, Le Silencieux, kun Lino Ventura, kiu fariĝis sukceso.

Post Le Silencieux, li denove alvokis Lino Ventura trifoje por La Gifle, L'Homme en colère kaj La Septième Cible. Krom policaj filmoj aŭ trileroj, Claude Pinoteau filmis komediojn kiel La Gifle, kiu ricevis premion Louis-Delluc, Le Grand Escogriffe kaj ĉefe du epizodojn de La Boum, kiu rivelinte Sophie Marceau, fariĝis tiam grandegaj popularaj sukcesoj.

Dum la 1990-aj jaroj, li turnis sin al drama ĝenro per La Neige et le Feu kaj Les Palmes de monsieur Schutz.

En 2005, li realigis por televido dokumentan filmon dediĉitan al Abbé Pierre. En 2008, li ricevis la 1-an premion Henri-Langlois de urbo Vincennes.

Claude Pinoteau estas entombigita en Tombejo Saint-Vincent en la 18-a arondismento de Parizo.

Filmaro

Kurt-filmoj

  • 1960: Manureva
  • 1968: L'Enfant seul
  • 1971: Arrêt
  • 1971: L'Iran

Filmoj

Help-reĝisoro

Referencoj

  1. Anne-Julie Contenay, « Le réalisateur de La Boum est mort », en Europe1, la 6-an de oktobro 2012.

Eksteraj ligiloj