Clovelly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clovelly
vilaĝo
vilaĝo • carfree city • civila paroĥo
Administrado
Ŝtato  Britio
Lando  Anglio
Regiono Sudokcidenta
Graflando Devono
Distrikto Torridge
Poŝtkodo EX39
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 443 (paroĥo, en 2011)
Geografio
Geografia situo 50° 59′ N, 4° 24′ U (mapo)50.99-4.4Koordinatoj: 50° 59′ N, 4° 24′ U (mapo) [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Clovelly (Britio)
Clovelly (Britio)
DEC
Clovelly
Clovelly
Situo de Clovelly

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Clovelly [+]
vdr
la haveno de fiŝkaptistaj boatoj
impreso pri la ŝtoneca marbordo

Clovelly (prononcata per sistemo IFA klˈo͡ʊvə͡li) estas vilaĝo kaj civila paroĥo en Anglio. Ĝi situas en la regiono Sudokcidenta Anglio kaj la historia graflando Devono, kaj krome administre apartenas al la distrikto Torridge. Laŭ la censo de 2011, la tuta civila paroĥo havis 443 loĝantojn.

Temas pri estas fiŝkaptista vilaĝo ĉe la nordorienta marbordo de la graflando Devono. Ĝi estis plej konata pro la romano Westward Ho de Charles Kingsley. Charles Dickens ankaŭ priskribas la krutan areon ĉirkaŭ Clovelly en sia libro A message from the sea.

Turisma vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Clovelly allogas multajn turistojn pro sia pitoreska loko. La loko mem estas vizitebla nur piede. Por maljunuloj kaj malsanuloj, ekzistas servo de etaj taksioj kontraŭ pago, kiu prenas ĉi tiujn vizitantojn malsupren al la haveno sur asfalta vojo apud la vilaĝo. Tiu ĉi motorvetirile pasebla pado estas alie uzata por transporti provizojn al la hotelo en la haveno.

800 metrojn longa pavimo kun kelkaj ŝtupoj kondukas malsupren al la haveno, kie oni trovas kajan muron de la 14-a jarcento. La vilaĝo ankaŭ havas du kapelojn, restoraciojn, suvenirajn kaj metiistajn butikojn. Nekutime, turistojn oni povas gvidi tra la urbo ankaŭ sur azeno.

Multaj el la nun iom pli ol 400 loĝantoj ankoraŭ praktikas tradician fiŝkaptadon, pri kio atestas la tradiciaj blankaj fiŝkaptistaj domoj. La vilaĝo estas private posedata de la familio Rous dum 250 jaroj, kiuj uzas la enirpagojn kolektitajn ekde 1988 por konservi la vilaĝon.

Konataj (eksaj) loĝantoj[redakti | redakti fonton]

  • En la vilaĝo en novembro 2023 mortis la angla aŭtoro Joss Ackland.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]