Tavistock (prononcata per sistemo IFAˈtævɪstɒk) estas urbeto kaj civila paroĥo en Anglio. Ĝi situas en la regionoSudokcidenta Anglio kaj la historia graflandoDevono, kaj krome administre apartenas al la distrikto okcidenta Devono (West Devon). Laŭ la censo de 2021, la urbo havis 12 675 loĝantojn[1] sur areo de 13,3 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 952,9 loĝantoj/km².[1]
La Tavistock-Instituto pri Homaj Rilatoj kaj la psikoanaliza kliniko Tavistock en Londono cetere nur tre malrekte rilatas al la urbeto Travistock: En la distrikto Bloomsbury de la kvartalo West End de Londono estas placo nomata "Tavistock square", kie estis la unua konstruaĵo de la psikoanaliza kliniko, kiu ricevis nomon laŭ la placo, ankaŭ kiam ĝi poste translokiĝis al alia loko en Londono, kaj la nomon tiam ankaŭ heredis la instituto, kiu naskiĝis en la kliniko.