Cobi Jones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cobi Jones
en 2007, fine de la profesia futbalista kariero
en 2007, fine de la profesia futbalista kariero
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1970 (1970-06-16) (53-jaraĝa)
en Detrojto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso • Westlake High School
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Cobi Jones estas usona futbalisto. Li naskiĝis la 16-an de junio 1970 en Detrojto. Dum sia profesia futbalista kariero li ekde 1992 ĝis 2004 membris en la Usona nacia teamo de futbalo - en tiu tempo li ludis en 164 matĉoj kaj atingis 15 golojn. Kadre de tiu teamo li partoprenis la matĉojn de la Somera Olimpiko 1992 kaj de la Futbala Mondpokalo 1994, 1998 kaj 2002. Individue li profesie membris en la unua vira teamo de la brita klubo Coventry City en la sezono 1994-1995, en la sekva sezono 1995-1996 estis en la unua teamo de la klubo Club de Regatas Vasco da Gama en Rio-de-Ĵanejro, kun-konkurante en la Brazila Ligo, kaj ekde 1996 ĝis 2007 membris en la unua teamo de la klubo Los Angeles Galaxy - kadre de tio, li kun-konkuris en la Granda Ligo Futbala de Usono.


jen en 2003