Cocido lebaniego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cocido lebaniego.

Cocido lebaniego estas varma plado de kantabra kuirarto tipa de distrikto Liébana, en Kantabrio. La baza ingredienco estas kikeroj de Potes (ĉefa vilaĝo de Liébana), terpomoj kaj legoma brasiko (varianto viridis de Brassica oleracea). Al tio oni aldonas ankaŭ diversajn buĉaĵojn el porko (kiel karno-kolbasojn, ripojn, sangokolbasojn aŭ oston) kaj bovo (plekitan viandon, genu-oston kaj magran oston), kaj ankaŭ miksaĵon el pano, ovo, kolbaso kaj petroselo.

Kiam oni kuiras tiun ĉi pladon, oni kutime ne kunkuiras aliajn por sama fojo, ĉar ĝi estas plado kun multaj kalorioj kaj ne necesas akompanaj pladoj. Oni kutime manĝas unue la supon, poste la kikerojn (foje ankaŭ kun salato) kaj fine la viandon kaj la ceteran miksaĵon (oni ankaŭ povas manĝi la kikerojn kaj la viandon samvice).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]