Kantabra kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Almejas a la marinera. Poto el argilo kun almejas (duvalvuloj) kaj sofrito el cepo, tomato kaj blanka vino.

La kantabra kuirarto estas kuirarto tipa al Kantabrio. Pro la geografia diverseco de Kantabrio, la kantabra kuirarto uzas grandampleksan aron de ingrediencoj: fiŝoj kaj marfruktoj el la Kantabra Maro, salmoj kaj trutoj el la altaj partoj de riveroj, legomoj kaj bova viando. Ĝi havas trajtojn komunajn al najbaraj regionoj en la Kantabra Kornico.

Bazaj ingrediencoj[redakti | redakti fonton]

Marfruktoj kaj fiŝoj[redakti | redakti fonton]

Rabas. Akompanite de biero, frititaj pecoj el kalmaro estas la plej populara apetitveka manĝaĵo de kantabroj.[1]
Marmita. Kuiraĵo el tinuso populara en Kantabrio, Asturio kaj Eŭskio.

Marfruktoj (moluskoj kaj krustuloj) ludas ĉefan rolon en la kantabra kuirarto. Ili estas ofte taksitaj tre bonkvalitaj kaj diversaj pro la malvarmeco kaj pureco de la akvo en la Kantabra Maro. Ili estas kapteblaj ĉie en la marbordo de Kantabrio, sed tiuj konsideritaj plej bonaj estas abundaj en la Golfo de Santandero. La plej oftaj marfruktoj estas diverstipaj duvalvuloj, mituloj, korkonkoj, diverstipaj kraboj, lepadoj, pandaloj, palinuroj kaj omaroj.

Kelkaj abundaj fiŝoj estas labrakoj, merluĉojanĉovoj, inter multaj aliaj. Per la loka specio de tinuso (Thunnus alalunga) oni faras la tre popularan marmita (alinome sorropotún), kiu krome enhavas cepon, terpomon, kapsikon kaj tomaton. Rostite, sardinoj estas ankaŭ tre manĝataj, precipe en la havenaj urboj. La manufakturado de anĉovoj estas tiu plej grava en Hispanio kaj ludas ĉefan rolon en la industria sektoro de la urboj ĉe la Golfo de Santoña kaj Castro Urdiales.

Viando[redakti | redakti fonton]

Cocido montañés estas la plej konata kaj tipa kuiraĵo de la kantabra kuirarto.

En Kantabrio la viando de bovo estas tiu populara en plej alta grado. Rimarkindas, ke la plej grava brutobredada foiro en Hispanio okazas en Torrelavega. Ekzistas diversaj lokaj specioj de bovrasoj, inter kiuj plej elstaras raso Tudanca.

Oni ankaŭ kuiras viandon de ĉasbestoj, kiel cervoj, kapreoloj kaj aproj. Krome, viando de porko estas esenca en la loka varma kuiraĵo cocido montañés, kiu enhavas fazeolojn, brasikon kaj kolbasojn (ekzemple, sangokolbasojn).

Kukoj kaj fromaĝoj[redakti | redakti fonton]

Quesada pasiega.

La plej konataj tipe kantabraj kukaĵoj estas quesada pasiega kaj sobao pasiego. Diversaj kukoj el foli-pasto ekzistas en pluraj lokoj kun malsamaj nomoj: corbata en Unquera kaj San Vicente de la Barquera, polka en Torrelavegasacristán en Liérganes.

Lakto estas ankaŭ ĉefrola en Kantabrio kaj tial ekzistas multaj kuiraĵoj el lakto, samkiel fromaĝoj. Konataj fromaĝoj (quesos) estas tiu de Tresviso kaj Bejes (queso picón), tiuj fumaĵitaj de Áliva aŭ Pido kaj aliaj el bovo, ŝafo aŭ kapro tipaj de Liébana.

Aliaj desertoj popularaj sed devenaj el ekster Kantabrio estas arroz con leche (rizo kun lakto, dolĉa rizo), natilla (kustardo) aŭ leche frita (fritita kuko el faruno kaj lakto).

Drinkaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej tipa drinkaĵo estas orujo, kiu estas farita el rekremento de vinbero kaj abunda je alkoholo. Ĝi estas tipe drinkita post manĝado.

Komparite al apudaj regionoj (ĉefe, Asturio), cidro ne estas amase produktita. Tamen, ĝi estis vaste produktita en la pasinteco, kaj ekde la fino de la 20-a jarcento ties produktado estas kreskanta sektoro. Krome, oni ankaŭ produktas vinojn, en ĉemara zono kaj en Liébana.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rabas y cerveza conforman el aperitivo preferido de los cántabros. El Diario Montañés. Alirita 24-a de aŭgusto 2011.