Colorado Springs
Colorado Springs estas urbego en Usono, en subŝtato Koloradio.
Bazaj informoj
- Areo: 482 km²
- Alto super marnivelo: 1827 m
- Loĝantaro: 369800
- Poŝtkodo: 809xx
- Aŭtokodo:
- Telefonprefikso: +1 719
- Horzono: UTC-7 (somere: UTC-8)
- 38° 51′ 48″ N 104° 47′ 31″ U / 38.86333 °N, 104.79194 °U (mapo)Koordinatoj: 38° 51′ 48″ N 104° 47′ 31″ U / 38.86333 °N, 104.79194 °U (mapo)
Situo
La urbo situas en valo de Roka Montaro.
Historio
Milita heroo William Palmer fondis la komunumon en 1871 por fari feriejon. La komenca loknomo estis "Little London" (malgranda Londono). Ĉiujare milionoj da turistoj vizitas la urbon.
Klimato
Colorado Springs havas sekan klimaton. La temperaturo en januaro estas inter +5 kaj -10 °C, julie 12-27 °C. Tie la fulmoj estas tre oftaj, tial Nikola Tesla tie instalis sian laboratorion.