Commodore International
Commodore International | |
---|---|
![]() | |
Fondita | 1954 en Toronto, Ontario (![]() |
Sidejo | West Chester, Pensilvanio(![]() |
Estr(ar)o | Jack Tramiel (fondinto) Irving Gould (ĉefinvestanto kaj prezidanto) |
Agokampo | aparataro, elektroniko |
Malfondita | 1994 |
Commodore International estis nord-amerika firmao, kiu produktis personajn komputilojn kaj elektronikaĵojn. Commodore International (CI) kaj ĝia subentrepreno Commodore Business Machines (CBM) ludis gravan rolon en disvolvado de la hejmkomputila industrio en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. La firmao konstruis kaj merkatigis unu el la plej bone vendataj komputiloj, Commodore 64 (1982) kaj evoluigis la familion de komputiloj Amiga (ekde 1985). En 1994 ĝi bankrotis.