Jack Tramiel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Jack Tramiel
Tramiel parolas okaze de la 25-jariĝo de C64
Tramiel parolas okaze de la 25-jariĝo de C64
Persona informo
NomoJack Tramiel
Dato de naskiĝo13-a de decembro 1928
Loko de naskiĝoLodzo
Dato de morto8-a de aprilo 2012
Loko de mortoStanford (Kalifornio)
Okupojentreprenisto kaj komputikisto
Aĝo je morto83
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Jack Tramiel (pole Jacek Trzmiel ; naskiĝis la 13-an de decembro 1928, en Lodzo, mortis la 8-an de aprilo 2012, en Stanford (Kalifornio)) estis usona entreprenisto kaj komputikisto.

Li estis fondinto de la firmao Commodore International, kiu produktis inter alie la komputilojn Commodore 64 kaj Amiga. Poste Tramiel estis posedanto de la firmao Atari kaj kunkreinto de la komputilo Atari ST.

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Tramiel naskiĝis en 1928 en Lodzo, Pollando en familio de polaj judoj. Laŭ diversaj fontoj lia naskiĝnomo estis Jacek Trzmiel, Idek Tramielski aŭ Idek Trzmiel[1]. Kiel 10-jara knabo en 1939 li estis transportita al lodza geto, kie dum 5 jaroj laboris en vestaĵ-fabriko. En aŭgusto 1944 kun sia patro li estis sendita al Aŭŝvico. Nazia kuracisto Josef Mengele trovis ilin kapablaj labori, do ambaŭ estis forportitaj al la koncentrejo Ahlem apud Hanovro. La patro de Tramiel ne ĝisvivis la finon de la dua mondmilito - probable li mortis pro tifo, kvankam Jack opiniis, ke li mortis pro vakcinita benzino en eksperimento. Jack Tramiel ĝisvivis la liberigon de la koncentrejo en aprilo 1945.

Elmigro[redakti | redakti fonton]

En 1947 Tramiel elmigris al Usono, kie trovis laboron kiel mekanikisto en vendejo kaj rapide lernis la anglan. En 1948 li iĝis soldato en usona armeo, kie lia tasko estis riparadi oficejajn aparatojn. Post kelkaj jaroj de militservo li decidis forlasi la armeon kaj establi propran firmaon Commodore Portable Typewriter, riparantan tajpilojn. Baldaŭ li havis kontaktojn kun eŭropaj firmaoj (i.a. kun ĉehoslovaka tajpil-produktanto), kio donis grandan kreskon de la enspezoj. Por eviti nefavoran usonan import-leĝon (Ĉehoslovakio estis membro de Varsovia Pakto) li establis en 1955 en Toronto novan firmaon: Commodore Business Machines International. Tramiel deziris, ke lia firmao havu militan nomon; la soldataj rangoj General (generalo) kaj Admiral (admiralo) estis okupitaj, do la entreprenisto decidis uzi la nomon Commodore (komodoro, subadmiralo)

Commodore[redakti | redakti fonton]

Commodore 64, la plej sukcesa varo de Tramiel

En la 1960-aj jaroj japanaj firmaoj komencis inundi la usonan merkaton per malmultekostaj tajpiloj. Pro abrupta malkresko de la enspezoj, Jack Tramiel decidis ŝanĝi la profilon de sia firmao. En 1970 estis produktitaj la unuaj kalkuliloj de Commodore, bazitaj sur icaro de Texas Instruments. Meze de la 1970-aj jaroj la firmao prezentis sian unuan komputilon - PET. Tramiel ne estis certa pri la ideo konstrui hejmkomputilojn de nulo, do deziris aĉeti la firmaon Apple. La propono interesis Steve Wozniak, kiu tamen postulis tro altan prezon. PET signife superis tiuepokajn hejmkomputilojn, sed vere sukcesa iĝis ĝia posteulo - VIC-20. Tiu malmutekosta komputilo, produktata en centmiloj da ekzempleroj, konserviĝis en la historio de komputiko kiel unu el la plej bone vendataj varoj de Commodore. En 1982 aperis Commodore 64 kun la mikroprocesoro MOS 6150, kiu estis eĉ pli sukcesa: vendiĝis 22 milionoj da ekzempleroj, ĝis nun la plej bona rezulto por personaj komputiloj[2]. En la epoko de sukceso de Commodore 64, Tramiel uzis la diraĵon: Ni devas konstrui komputilojn por la amasoj, ne por la klasoj (angle "We need to build computers for the masses, not the classes")[3].

Atari[redakti | redakti fonton]

La 13-an de januaro 1984, pro konflikto kun la plej grava akciano de Commodore, Jack Tramiel decidis forlasi la entreprenon. Kune kun li maldungiĝis multaj laboristoj, inter alie specialistoj pri komputilaj ludoj. Post kelka paŭzo en la komputila branĉo, li kreis la firmaon Tramel Technology, Ltd., kies celo estis prilabori kaj produkti konkurencan personan komputilon de nova generacio.

Samjare li aĉetis de Time Warner la firmaon Atari Inc., kiu pro krizo de la komputilluda merkato en 1983 havis seriozajn financajn problemojn. Post la transpreno, la firmao lanĉis renovigitan serion de 8-bitaj komputiloj: Atari 800XL, Atari 65XE kaj novgeneracian, 16-bitan modelon Atari ST, kiuj komence ne ĝuis grandan popularecon inter la aĉetantoj. Danke al uzo de novaj teknologiaj solvoj, inter alie MIDI kaj elstara programaro kiel Calamus, DEGAS kaj Cubase, Atari ST iĝis populara ne nur inter la ludemuloj, sed ankaŭ specialistoj pri perkomputila eldonado kaj muzik-prilaborado. La funkciojn de la komputilo utiligis multaj artistoj, inter alie Mike Oldfield, Jean-Michel Jarre kaj Czesław Niemen. Multaj muzikistoj ĝis nun sentimentas pri siaj aventuroj kun komputilo de Atari, kaj iuj uzas ĝin ĝis nun diverscele.

Post forlaso de Commodore, Tramiel diris, ke komerco estas milito (angle "business is war")[4]. Inter Commodore kaj Atari okazis milito je la kampo de komputiloj kaj teknologia konkurado, kiuj - rezulte de krizo de la komputila merkato en 1990-aj jaroj kaj disvolviĝo de personaj komputiloj - gvidis ambaŭ firmaojn al interrompo de la funkciado, kaj al bankroto[5].

En 1995 ĉefo de Atari Sam Tramiel havis koratakon, kaj Jack por mallonga tempo revenis al la firmao por supergardi ĝian funkciadon. En 1996 Tramiel vendis la firmaon al produktanto de malmoldiskoj - Jugi Tandon Storage (JTS). Nova entrepreno, kreita en tiu fuzio, estis nomita JTS Corporation. Komence JTS planis daŭrigi sian laboron en ambaŭ branĉoj, tamen kelkajn monatojn poste, la 30-an de julio 1996, plejparto de laboristoj de Atari estis maldungita, kaj la tuta havaĵo - vendita.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Tramiel estis kunfondinto de la Usona Muzeo de Holokaŭsto, malfermita en 1993. Li estis unu el pluraj travivintoj de la koncentrejo Ahlem, kiuj retrovis veteranon de usona armeo Vernon Tott, kiu militservante en la 84-a divizio savis la travivintojn. Jack Tramiel persone memor-honoris Tott per surmura skribaĵo en la Muzeo de Holokaŭsto diranta: Al Vernon W. Tott, mia liberiginto kaj heroo[6].

Jack Tramiel mortis la 8-an de aprilo 2012 pro korhalto en la aĝo de 83 jaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]