Considérations sur le gouvernement de Pologne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Considérations sur le gouvernement de Pologne
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jean-Jacques Rousseau
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1782
Ĝenro eseo
vdr
Portreto de Jean-Jacques Rousseau.

Konsideroj pri la Registaro de Pollando — ankaŭ simple La Registaro de Pollando aŭ, en la origina franca, Considérations sur le gouvernement de Pologne (1782) — estas eseo de la svisa filozofo Jean-Jacques Rousseau pri la kreado de nova konstitucio por Pollando (aŭ pli precize, la Pol–Litova Unio). Ĝi reprezentas la lastan klopodon de Rousseau en politika teorio.

Por multaj legantoj, La Registaro de Pollando estas surpriziga en grado laŭ kiu ties rekomendoj foje defias la principojn esprimitajn en la plej fama verko de Rousseau nome, Pri la socia kontrakto. Kontraŭ la percepto de Rousseau kiel radikalulo — konsidero kutime bazata sur la verko Pri la socia kontrakto — en La Registaro de Pollando Rousseau montras prudenton kaj konservatismon: "Neniam forgesu, kiam vi sonĝas pri tio kion vi deziras akiri, tion kion vi povus perdi."

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Richard Fralin. Rousseau and Representation. New York: Columbia University Press, 1978.
  • Jean-Jacques Rousseau. The Government of Poland. Trans. Willmoore Kendall. Indianapolis: Hackett, 1985.
  • Jean-Jacques Rousseau. The Social Contract and Discourses. Trans. G.D.H. Cole. London: Everyman, 1993.
  • Maurice Cranston, The Solitary Self: Jean-Jacques Rousseau in Exile and Adversity, University of Chicago Press, 1997, (ISBN 0-226-11865-7), Preso p. 177 kaj plue

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]