Saltu al enhavo

Constantin Dominte

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Constantin Dominte
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1944 (1944-01-01)
Morto 1-an de aprilo 2006 (2006-04-01) (62-jaraĝa)
en Bukareŝto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rumanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Constantin DOMINTE (naskiĝis la 23an de majo 1944; mortis la 27-an[1] aŭ 29-an[2] de aprilo 2006 en Bukareŝto) estis rumana esperantisto kaj profesoro pri ĝenerala lingvistiko en la Bukareŝta universitato.

Li lernis Esperanton aŭtodidakte en 1958. Li kunordigis la kompiladon de la plej ampleksa dudirekta Esperanto-vortaro por rumanlingvanoj kaj kunlaboris al Rumana antologio, Eminescu en Esperanto kaj aliaj libroformaj eldonaĵoj. En 2005 aperis lia broŝuro Din lirica de expresie esperanto kun 11 originalaj Esperantaj poemoj de aliaj aŭtoroj, kiujn li tradukis en la rumanan. En 2006, post lia morto, aperis lia E-lernolibro por rumanlingvanoj Lecții de esperanto pentru începători, kiun li aŭtoris sub la plumnomo Tudor Denectin.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Dicționar Esperanto-Român și Român-Esperanto cu un compendiu de fonetică, lexic și gramatică esperanto. București: Universitatea din București, Facultatea de Limbi și Literaturi Străine, Colectivul Esperanto-Interlingvistică, 1980.
  • Rumana antologio. Kunredaktis Constantin Dominte kaj Jozefo E. Nagy. Zagreb: Internacia Kultura Servo, 1990.
  • Din lirica de expresie esperanto. 11 traduceri și adaptări de Constantin Dominte. Rotterdam: Eldonejo Bero, 2005.
  • Lecții de esperanto pentru începători. [Timișoara]: Eurobea, 2006.
  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2007-09-27 .
  2. Ignat Florian Bociort: Grandega perdo por la rumana movado Arkivigite je 2007-07-02 per la retarkivo Wayback Machine, en Informilo por Interlingvistoj 57 (2/2006) p. 15–17.