Conthey (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Conthey
Blazono de la distrikto Conthey
Conthey
Mapo de la distrikto Conthey
Distriktoj de Kantono Valezo
Kantono Valezo
Ĉefloko Conthey
Koordinatoj  46° 14′ N 7° 18′ O / 46.233 °N, 7.300 °O / 46.233; 7.300 (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ N 7° 18′ O / 46.233 °N, 7.300 °O / 46.233; 7.300 (mapo)
Nombro de loĝantoj 24824 (2011-12-31)
Areo 234,2 km²
Loĝantardenseco 106 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2302
vdr


La distrikto Conthey estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 24824 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Conthey.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Distrikto Conthey situas en Suba Valezo inter la Distrikto Siono kaj la Distrikto Martigny.

Komunumoj de la distrikto Conthey[redakti | redakti fonton]

La distrikto Conthey konsistas (stato en 2013) el 5 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Conthey estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Ardon Ardon 2772 20.4 6021
Chamoson Chamoson 3206 32.4 6022
Conthey Conthey 7848 85.1 6023
Nendaz Nendaz 6025 85.9 6024
Vétroz Vétroz 4973 10.4 6025
Totale 5 24824 234,2 2302

Historio[redakti | redakti fonton]

Ek de la 11-a jarcento Conthey estis servuta teritorio de Savojo. De 1254 ĝis 1475 Conthey estis savoja subvoktejo. De 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Conthey estis Subvoktejo de la Kamparo de Valezo. Poste ĝi apartenis al la mallongviva Respubliko kaj poste franca Departemento Valezo. En la jaro 1815 ĝi fariĝis distrikto de la tiam fondita Kantono Valezo kaj kun ĝi fariĝis parto de Svislando.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]