Vétroz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vétroz
Blazono de Vétroz
Blazono de Vétroz
Blazono de Vétroz
Vétroz
Vétroz
Preĝejo Sainte-Marie-Madeleine en Vétroz
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Conthey
Koordinatoj  46° 13′ 36″ N 7° 16′ 57″ O / 46.22667 °N, 7.28250 °O / 46.22667; 7.28250 (mapo)Koordinatoj: 46° 13′ 36″ N 7° 16′ 57″ O / 46.22667 °N, 7.28250 °O / 46.22667; 7.28250 (mapo)
Areo 10,45 km²
Alteco 483 m super marnivelo
Poŝtkodo 1963
Komunumkodo 6025
Mapo de Vétroz
Mapo de Vétroz
Situa mapo de Vétroz
vdr

Vétroz estas komunumo en la distrikto Conthey en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 4973 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vétroz situas en la franclingva Suba Valezo ĉe la norda bordo de la rivero Rodano. Kvankam la komunumo hodiaŭ disvolviĝis al loĝoloko de la najbaraj industrilokoj la vitoj en la nordo de la komunumo ankoraŭ karakterizas la vilaĝan vivon. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Magnot kaj Vétroz. En nordo la komunuma teritorio etendiĝas kvazaŭ fingro norden inter la rivero Lizerne en okcidento kaj la vojo al Derborence en okcidento laŭlonge de la ravino de Lizerne.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,45 km², de kiuj 18,1% estas kovritaj de arbaro, 47,9% servas por agrikulturo kaj 18,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vétroz limas en nordo kaj oriento al Conthey, en sudo al Nendaz, kaj en okcidento al Ardon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Vétroz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj en sudo la svisa aŭtovojo A9, kies alveturejo Conthey situas sur la orienta komunumlimo. La stacidomo Ardon ĉe la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lauzxano al Siono situas ekzakte sur la okcidenta komunumlimo. Korme tra la komunumo pasas poŝtaŭtolinio de Siono al Martigny.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Vétroz datiĝas el 11-a jarcento kiel Vertriacum, en la jaro 1417 aperis la mencio Vetro. Dum frua mezepoko Vétroz apartenis al la Senjorujo Conthey, kiun laŭdire reĝo Sigismundo en la jaro 515 donacis al la Abatejo Saint-Maurice. Ek de la 11-a jarcento Vétroz apartenis al la Grafolando Savojo kaj ĝi estis ek de 1254 parto de la Subvoktejo Conthey. En la jaro 1475 ĝi estis konkerita de la Kvin Supraj Valezaj Dekonoj kaj atribuita al la Kamparvoktejo DSaint-Maurice. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis atribuita al la Distrikto Martigny. En la jaro 1802 la aparteno estis ŝanĝita al la Distrikto Siono kaj en la jaro 1815 al la Distrikto Conthey. En la jaro 1862 Vétroz konstituiĝis post disiĝo de Conthey kiel memstara komunumo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]