Saint-Maurice (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Distrikto Saint-Maurice
Blazono de la distrikto Saint-Maurice
Saint-Maurice
Mapo de la distrikto Saint-Maurice
Kantono Valezo
Ĉefloko Saint-Maurice
Koordinatoj  46°13′N 7°0′O  /  46.217°N, 7°O / 46.217; 7 (Saint-Maurice (distrikto))Koordinatoj: 46°13′N 7°0′O  /  46.217°N, 7°O / 46.217; 7 (Saint-Maurice (distrikto))
Nombro de enloĝantoj 12599 (2012-12-31)
Areo 185,6 km²
Loĝantardenseco 67,7 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2310


La Distrikto Saint-Maurice (en Esperanto ankaŭ Distrikto Sankt-Maŭrico) estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 12599 loĝantojn la 31-an de decembro 2012. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Saint-Maurice.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Distrikto Saint-Maurice situas en suba Valezo je la okcidenta flanko de la rivero Rodano. Ĝi etendiĝas ankaŭ al du flankaj valoj de la riveroj Salanfe kaj Trient.

Komunumoj de la distrikto Saint-Maurice[redakti | redakti fonton]

La distrikto Saint-Maurice konsistas (stato en 2013) el 9 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Saint-Maurice estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Collonges Collonges 600 12.3 6211
Dorénaz Dorénaz 766 12.6 6212
Evionnaz Evionnaz 1120 48.0 6213
Finhaut Finhaut 412 22.8 6214
Massongex Massongex 1659 6.6 6215
Saint-Maurice Saint-Maurice 4402 15.1 6217
Salvan Salvan 1190 53.4 6218
Vernayaz Vernayaz 1798 5.7 6219
Vérossaz Vérossaz 612 14.3 6220
Totale 9 12599 185,6 2310

Historio[redakti | redakti fonton]

De la 12-a jarcento ĝis 1475 Saint-Maurice estis savoja voktdistrikto. De 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis kolonio de la valezaj dekonoj. De 1798 ĝis 1802 ĝi estis distrikto de la Helveta Respubliko poste ĝis 1810 dekono de la Respubliko Valezo. De 1810 ĝis 1814 ĝi estis kantono de la franca departemento Sempiono, tiam ĝi fariĝis dekono kaj en 1848 distrikto de Kantono Valezo. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso distrikto Saint-Maurice