Korkovado (monto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Corcovado)
Korkovado
monto • natura heredaĵo
supermara alteco

710 m

Geografia situo 22° 57′ S, 43° 13′ U (mapo)-22.9525-43.211666666667Koordinatoj: 22° 57′ S, 43° 13′ U (mapo) f4
Korkovado (Rio-de-Ĵanejro)
Korkovado (Rio-de-Ĵanejro)
DEC
Korkovado
Korkovado
Situo de Korkovado
Map
Korkovado
vdr

KorkovadoCorcovado (portugallingva prononco laŭ IFA: koʁkoˈvadu) kio signifas "ĝibulon" en portugala,[1] estas monto en centra Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Ĝi estas 710-metrajn alta montopinto el granito en la Tiĵuka Arbaro, nome nacia parko. Korkovado staras ĝuste okcidente de la urbocentro, sed ĝi estas tute ene de la urbolimoj kaj videbla el grandaj distancoj. Ĝi estas konata tutmonde pro la giganta statuo de Jesuo sur la montopinto, nomita Kristo la Savinto.

El la trajnterminalo kaj ŝoseo, la rigardejo de la bazo de la statuo estas atingita suprenirinte 223 ŝtupojn, aŭ per liftoj kaj rulŝtuparoj. Inter la plej popularaj tutjare turismaj altirĵoj en Rio-de-Ĵanejro, la korkovada fervojo, la alirejaj ŝoseoj, kaj la statua platformo estas plej ofte plenplenaj je homamasoj. El la pinta platformo en la panorama vidaĵo videblas la urbocentro de Rio-de-Ĵanejro, la Sukerpano, la laguno Rodrigo de Freitas, la strandoj Copacabana kaj Ipanema, la Stadiono Maracanã, kaj kelkaj el la faveloj de Rio-de-Ĵanejro. Nuboj oftas en Rio kaj la vidado el la platformo estas ofte malhelpita. Sunaj tagoj estas rekomenditaj por pli bona rigardado.

Korkovado estas konsiderata ikono de brazila kulturo. Corcovado estas kanto de 1960 kaj de bossa nova kaj de ĵaza normo verkita de Antônio Carlos Jobim kies vortumado estas inspirita de la bildoj de la monto. Korkovado estis referencata ankaŭ en aliaj artaĵoj (ekz. la vortumoj de Ben Harper,[2] literaturaj verkoj, filmoj, ktp.).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Corcovado | Dicionário Português - Inglês | Michealis - UOL. Arkivita el la originalo je 6a de Julio 2011. Alirita 2022-09-02.
  2. Blessed To Be A Witness (angle) (2000-07-16). Alirita 2021-06-08.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Corcovado en la angla Vikipedio.