Cornelis Geurts
Cornelis Geurts | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1907 en Den Helder |
Morto | 1978 en Harlemo |
Lingvoj | nederlanda • Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Cornelis GEURTS (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1907 en Den Helder, mortis en 1978 en Harlemo) estas nederlanda esperantisto. De 1949 ĝis 1951 li estis prezidanto de Tutmonda Junular-Organizo kaj poste honora membro. Li organizis la 7-an IJK-on en 1951.
Profesie li estis estro de elementa lernejo en Edam. En tiu urbo li ankaŭ loĝis.
Li estis membro de la socialdemokrata Partio de la Laboro.[1]