Corpus hermeticum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Frontispico de eldono de 1643.

La Corpus hermeticum (latina sintagmo. Eldiru: Korpus hermetikum) estas kolekto da antikvaj tekstoj kiu reprezentis en la antikvaj epokoj la fonton inspiran de la hermetika penso, kaj enorme influis novplatonisman renesancan kulturon, aparte en Italio.

Antikve la “Corpus” estis juĝata pli antikvaj eĉ ol la moseaj libroj de la Biblio, kaj verko de la mita egipta Hermeso Trismegisto (“tri foje grandega”) kiu priskribante la egiptan dion Toton[1], fakte ŝajnas ripeti la eventojn de la Genezo; kaj estis, foje, interpretita kiel antaŭanonco de Kristanismo, kies religia revelacio iamaniere aperus tie koncentrita. Marsilio Ficino kun, parte, Johano Piko de la Mirandolo, indikis Orfeon, Pitagoron kaj Platonon kiel la plej malfruaj reprezentantoj de la antikva doktrino entenata en la “Corpus”.

Hermeso Trismegisto sur mozaiko (katedralo de Sieno).

La manuskripta teksto kiel aperas hodiaŭ estas datebla je la jaro 1050 ĉirkaŭ, periodo en kiu ĝi estis kolektita kaj redaktita de Mikaelo Psellos, eminenta bizanca studulo, instruisto pri filozofio, historiisto, teologo kaj ŝtata funkciulo. Mikaelo Psellos eble forigis elementojn strikte magiajn kaj alkemiajn, igante la Corpus pli akcepta ĉe la Ortodoksa Eklezio.

La informo pri ekzisto de la teksto atingis, eble, Oksidenton, kune kun tiu pri aliaj antikvaj tekstoj ankoraŭ nekonataj aŭ perdiĝintaj kiel la Timeo de Platono, okaze de la Koncilio de Florenco kiu devintus sani la Orientan Skismon, okazinta en la Florenco de Kosimo de Mediĉo en 1438. La bizanca imperiestro, Johano la 8-a Paleologo kaj patriarko de Konstantinopolo, Genadio la 2-a alvenis fakte Italion akompanataj de 650 sekvuloj inter spertuloj, erudiciuloj kaj ekleziuloj, kiuj ests por la humanistoj fontoj de kultura nektaro.

En 1460, Kosimo sukcesis akiri originan kopion de la Corpus apartenintan al Mikaelo Psellos, datitan 11-a jarcento pere de itala monaĥo Leonardo el Pistojo kiu ĝin estis malkovrinta ne multe antaŭe en Makedonio. Kozimo ordonis al Marsilio Ficino interrompi la latinigon, eble, de la platona timeo por tuj koncentriĝi sur la latinigon de la Corpus. Marsilio Ficino finis tiun taskon en la aprilo de 1463.[2]

Historio de la Corpus[redakti | redakti fonton]

La “Corpus” divideblas en du partoj: • Pimander – tradukita al la latina nur en 1463 de Marsilio Ficino – konsistas el 14 libroj pritraktantaj elementojn foje akordigeblajn kun la Biblio. Eroj de tiuj tekstoj estis konitaj jam ekde la unuaj jarcentoj de helenismo. • Asclepius – jam cirkulanta en mezepoka epoko en la versio atribuita al Apuleio el Madaŭra - estas eseo pri talismana magio en kiu oni eksponas la praktikojn de la egiptaj sacerdotoj celantaj al la animado de la statuoj per interago de supernaturaj fortoj.[3]

Sinsekve Isaac Casaubon (1559-1614), en De rebus sacris et ecclesiasticis (1614) (Pri sanktaj kaj ekleziaj aferoj) argumentis pri la malfrueco de la redakto de la Corpus kompare kun tio opiniata tiam, ĝin datante al epoko de la malfrua helenismo dubigante pri la reala historia ekzisto de ĝia aŭtoro, Hermeto Trismegisto. La datado de Casaubon estis ĝenerale akceptita en la estontaj jarcentoj ĉe historiistoj. Antikveco do limigita al tria jarcento p. K.

Restas tamen diskutata la problemo ĉu enhavoj de la “Corpus hermeticum” estus de la sama tempo de la redakto, aŭ ĉu ili reirigeblaj al epokoj antaŭaj. En la ksdro de la debato pli la graveco de la influo de la antikva Egiptio sur la antikva grekio, Martin Bernal, en sia libro “Ateno nigra”, kontestis la rezultojn de Casaubon, reasertante la egiptan originon de la “Corpus hermeticum”, akceptante, do, la egiptan originon almenaŭ rilate la enhavon.

Filozofio en “Pimander”[redakti | redakti fonton]

Estis ĉi tie supre asertate ke la “Corpus Hermeticum” estis interpretita kiel antaŭanonco de kristanismo. Ĉu fundita tia interpreto?. Malfacilas tion subteni se verus ke Corpus, atribuita al Hermeso, sed reale estus formulita de grupo de pensistoj paganaj de la 3-a jarcento, celantaj dementi la diecon de Jesuo Kristo: tiu ilia streĉo estus facile malvenkita ĉar kristanoj tiom modifus la verkon ke ĝi fariĝus preskaŭ apologio de kristanismo. Fine la Pimander aparte paŭsas la eventoj de la Genezo, utiligante malsamajn metaforojn kaj alegoriojn kaj alvenante al la konkludo ke Jesuo estas vera frato de la homo. Tiu opinio, elpensaĵo de fruaj aŭdaculoj, parte troviĝas en la enkonduko de Valeria Schiavone al ”Corpus Hermeticus””Ed. BUR, Milano,2001.

Laŭ esploristaj skoloj, restas malfermita, almenaŭ parte, la problemo de la pozicioj proksimaj al kristanismo de la Corpus.

Ĝenerale Patroj de la Eklezio argumentis kontraŭ la du tekstoj de la Corpus.

La historio de la «Corpus Hermeticum»» ankoraŭ prezentas surprizojn: ĝiaj tri tekstaj eroj estis malkovitaj en 1945 inter la gnostikaj skribaĵoj de la biblioteko de Kodeksoj de Nag Hammadi. Temas pri danka preĝo kaj pri longa ero de la «Perfekta Parolado», kiu parte troviĝas en Asclepius, kaj pri aliaj tekstaj fragmentoj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

• Ermete Trismegisto “Corpo ermetico e Asclepio’ “SE edizioni, Milano 2006” • Baigent, Michael e Leigh, Richard “L’elisir e la pietra”, Milano 1998 • Caterina Marrone, “I geroglifici fantastici di Athanasius Kircher”, Viterbo: Stampa Alternativa & Graffiti, 2002, p. 160 ISBN 88-7226-653-X. • Jean-Pierre Mahé Hermès en Haute-Égypte, t. 2 : Le fragment du Discours parfait et les Définitions hermétiques arméniennes (Bibliothèque copte de Nag Hammadi, textes 7), Québec-Louvain (PUL, Peeters), 1982.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La dio Toto estas prezentata kiel donanto de informoj pli alkemio kaj aliaj “saĝoj”.
  2. Pro la plenumo de tiu traduko, Marsilio Ficino ricevis, kompense, vilaon en Careggi.
  3. Io simila estas priskribita, preskaŭ samtempe, en la doktrino de Teŭrgio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]