CouchSurfing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
CouchSurfing
emblemo
negocogastiga servoretejo
Komenco 2-a de aprilo 2003 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo San-Francisko
Fondinto(j) Casey Fenton vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo gastiga servo
vdr

Couchsurfing, ofte nomata CS inter uzantoj, Esperantlingve Kanapturismo, estas senkosta internacia gastiga servo, simila al esperantista Pasporta Servo kaj multlingva BeWelcome, sed kiu funkcias per interreto kaj ne havas temon pri iu specifa lingvo. Ĝi nombris pli ol 2 000 000 membrojn en pli ol 237 landoj (julio 2010). Proksimume kvarono de la membroj ofertas gastigadon.

La membroj uzas la retpaĝaron por kunordigi gastadojn kaj aliajn servojn (ekzemple kune viziti la urbon). La paĝaro enhavas kompletajn profilojn kaj uzas poŝtan inspekto-sistemon por la nomo kaj la adreso. Ankaŭ la membroj povas deklari alian membron fidinda, tiel iu povas taksi la fidecon de gastiganto aŭ vojaĝanto. Finfine, estas babilejo, retpoŝta mesaĝsistemo, kaj grupo-sistemo kie oni povas renkonti saminteresanojn aj samlokanojn, tute senkoste.

Urboj kun pli ol 4000 registritaj anoj de Kanapturismo la 3-an de januaro 2011
La landoj kun pli ol 500 registritaj anoj de Kanapturismo la 3-an de januaro 2011

CS kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La retgrupo Esperanto-teamo[rompita ligilo] preparas tradukon de la servo al Esperanto. En Aprilo 2008, jam 489 membroj de CS indikis almenaŭ komencantan parolnivelon de Esperanto; ĝis februaro 2010 tiu nombro kreskis al 820, laŭ la serĉpaĝo de CS[rompita ligilo]. Bedaŭrinde, ĝis nun haveblas nur unulingvaj profiloj, do la plejparto de la homoj havas siajn profilojn nur en la angla lingvo. Tamen la uzantoj enlistigas siajn sciatajn lingvojn (kaj siajn kapablojn pri ili) en siaj profiloj, kaj eblas serĉi uzantojn kaj gastigontojn laŭ lingvo, inkluzive Esperanton.

Alia gastiga servo, BeWelcome, havas multlingvajn profilojn, kio permesas pli da diverseco, sed ĝi havas multe malpli da uzantoj ĝenerale (kaj esperantistoj specife) ol CS.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]