Courteney Cox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Courteney Bass Cox Arquette)
Courteney Cox
Persona informo
Courteney Cox
Naskiĝo 15-an de junio 1964 (1964-06-15) (59-jaraĝa)
en Birmingham, Alabamo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato George Washington • Mountain Brook High School • Mount Vernon College for Women vd
Familio
Edz(in)o David Arquette vd
Amkunulo Michael Keaton • Johnny McDaid vd
Infanoj Coco Arquette vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro • modelo • voĉaktoro • filmproduktorofilmreĝisoro • televida produktoro vd
Laborkampo filmotelevido • aktorado • kinfarado • television production • manekenado vd
Aktiva dum 1984– vd
Verkado
Verkoj Friends vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Courteney Bass Cox Arquette (naskiĝis la 15-an de junio 1964 kiel Courteney Bass Cox en Birmingham, Alabamo) estas usona aktorino. Al ŝiaj plej gravaj sukcesaj roloj apartenas la televida serio Friends kaj la hororfilma trilogio Scream.

Ŝi ekstudis internan arĥitekturon, sed baldaŭ ĉesis la studadon favore al fotomodela kariero en Novjorko. Ŝi pozis sur titolpaĝoj de etaj magazinoj kaj rolis en diversaj reklamfilmetoj. Krom tio ŝi vizitis aktoradan instruon. Ŝi famiĝis en 1985, kiam ŝi aperis en videofilmeto de Bruce Springsteen por Dancing in the Dark.

Post tio, ŝi ricevis la ĉefrolon en la televida serio Misfits of Science, kiu ĉesis post 16 partoj. Ŝi ludis en 1987 en kineja filmo Masters of the Universe.

Ŝi ludis en pluraj filmoj, serioj, sed ŝi akiris atenton pro ŝia amrilato al aktoro Michael Keaton (1989-1995). Ŝi sukcesis en la filmo Ace Ventura (1994), kiu donis impeton al ŝia kariero kiel partnero de Jim Carrey.

Ŝia grava trarompo okazis per la serio Friends ekde 1994 dum dek jaroj. Akompanis ŝian sukceson en la serio la ludo en la hororfilma triologio Scream. Dum la laboro ŝi konatiĝis kun aktora kunlaboranto David Arquette, kun kiu ŝi edziniĝis en 1999. Ŝi naskis filinon en 2004, ili divorcis en 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]