Freneza Mohan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Crazy Mohan)
Crazy Mohan
Freneza Mohan dum spektaklo Chocolate Krishna en 2015
Freneza Mohan dum spektaklo Chocolate Krishna en 2015
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de oktobro 1952(nun 1952-10-16)
en Tamilnado
Morto la 10-an de junio 2019 (66‑jara)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj tamila vd
Ŝtataneco Barato vd
Alma mater College of Engineering, Guindy • Ramakrishna Mission Vivekananda College vd
Familio
Gefratoj Maadhu Balaji vd
Profesio
Okupo scenaristo vd
Aktiva dum 1976–2019
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mohan Rangaĉari (16-a de oktobro 1952 – 10-a de junio 2019)[1][2] konita profesie kiel Crazy Mohan (tamile கிரேசி மோகன், Kirēci Mōkaṉ; esperante, Freneza Mohan), estis barata aktoro, komediisto, scenaristo kaj dramisto.[3] Inĝeniero kiel profesio, Mohan komencis skribi teatraĵojn kaj starigis sian propran draman trupon nome Crazy Creations (trad. Frenezaj kreaĵoj) en 1979. Krom dramoj kaj televidserioj, Mohan laboris kiel dialoga verkisto en nombro de komediaj filmoj. Mohan verkis teatraĵojn pli ol 30, laboris en pli ol 40 filmoj, havante kameojn rolojn en ĉiu filmo kaj verkis 100 mallongajn rakontojn.[1] La registaro de barata ŝtato Tamilnado en 2004 premiis lin donante la titolon Kalaimamani pro sia plejboneco en la kampo de artoj kaj literaturo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Mohan (dekstre) kun la eksa prezidanto P. Ĝ. Abdul Kalam.

Mohan studentis ĉe la Altlernejo pri inĝenieristiko, Guindy, kie li diplomiĝis kiel mekanika inĝeniero en 1973.[4][1][5] Lia gvido estis lia samklasano S. Ravi, kiu estis la prezidanto de Tamil Mandram. Antaŭ iĝi plentempa verkisto, Mohan laboris ĉe Sundaram - Clayton Limited.[6]

Ĉe la Altlernejo pri inĝenieristiko Guindy, en februaro 1972, li unue skribis Great Bank Robbery (granda banka rabo), skit (eta komedio) por intra-klasa konkurso ene de la altlernejo pro kiu li ricevis la premion kiel «plej bona verkisto».[1][7][8] Li poste ekverkis skribaĵojn por la drama trupo de sia pli juna frato, nome Maadhu Balaji, ĉe la Altlernejo Misio Ramakriŝna Vivekananda, en Ĉenajo.[1] La unua longan teatraĵo kiun li verkis estis Crazy Thieves in Paalavakkam por Natakaprija en 1976,[9] kiu gajnis grandan sukceson[10] kaj donis al li la plumonomon Crazy (freneza) Mohan.[11][12] Li ankaŭ skribis skribaĵojn por Tenant Commandments kaj One More Exorcist.[9]

Post skribi por aliaj produktadoj, Mohan decidis starigi sian propran trupon kaj tiel fondis Crazy Creations en 1979.[9] La trupo poste kreis pli ol 30 teatraĵojn kun originalaj skriboj kaj okazigis pli ol 6 500 spektaklojn ĉie trans Barato kaj eksterlande.[13] Lia teatraĵo Chocolate Krishna estis okazigita 500 fojojn dum tri jaroj.[14] Lia frato Maadhu Balaji, kiu estas aktoro, aktorumis kiel heroo en ĉiuj liaj dramoj.

La unua plenlonga filmo kie li laboris estis Poikkal Kudhirai de K. Balaĉander, por kiu li skribis la dialogojn. La filmo mem baziĝis sur la dramo Marriage made in Saloon.[10] Li daŭrigis skribi dialogojn por pluraj komediaj filmoj, precipe havantaj Kamal Haasan-on kiel aktoro, inkluzive de Sathi Leelavathi, Kaathala Kaathala, Mikaelo Madana Kama Rajan, Apoorva Sagodharargal, Indian, Avvai Shanmughi, Thenali, Panchathanthiram kaj Vasool Raja MBBS.[9][15] En la filmo Jerry de 2006, kies rakonton kaj scenaron verkis Mohan, partoprenis la tuta teatra teamo de Mohan, inkluzive de ties direktoron S. B. Khanthan.[10] Li ankaŭ agis en subtenanta aŭ kameoj roloj en la filmoj por kiuj li skribis la dialogojn aŭ la scenaron.

En 1989, li ankaŭ ekproduktis komedian televidserion; inter aliaj: Here is Crazy, Kalyanathukku Kalyanam kun pli ol 600 epizodoj kaj Vidathu Sirippu,[16] kun ĉi tiu lasta kiu gajnis premion de la Akademio Mylapore en 2005 kiel plej bonan komedia serio.[17] Li ankaŭ verkis 100 mallongajn rakontojn.[1]

Mohan estis ankaŭ estis artisto kiu skizis/pentris preskaŭ 60 pentraĵojn, inkluzive de portretoj pri spiritaj gvidantoj kaj famuloj, portretoj pri Raĝa Ravi Verma kaj portretoj de dioj kaj profetoj.[mankas fonto]

Mohan verkis almenaŭ unu Venpa-n ĉiutage, kaj plo ol 40 000 dum sia vivdaŭro.[mankas fonto]

Premioj[redakti | redakti fonton]

Ŝtataj premioj[redakti | redakti fonton]

La ŝtata registaro de Tamilnado dum la jaro 2004, premiis lin kun la titolo Kalaimamani pro la plejboneco en la kampo de artoj kaj literaturo.

Internaciaj premioj[redakti | redakti fonton]

Mohan ricevis premion pro profesia plejboneco de La Guberniestro de ŝtato Marilando de Usono, pro siaj elstaraj kontribuaĵoj al la tamila literaturo, artoj, teatro, dum pli ol 38 jaroj.[18]

Filantropio[redakti | redakti fonton]

Mohan estis donacanto kaj filantropo dum pli ol 39 jaroj. Li kontribuis al donacoj por koraj operacioj, renaj transplantoj dank'al la enspezoj de la vendoj de la biletoj de lia teatraĵoj. Li donis al la Kancera Instituto Adyar administrita de d-ro. V.Shantha, ekde 1999. La enspezoj de la vendoj de lia libro Crazy about Ramana uzatas por la instruo de la barata kulturo kaj valoroj al malriĉaj infanoj studantaj en registaraj lernejoj.[mankas fonto]

Laboroj[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj de liaj popularaj dramoj en la tamila kiel dialoga verkisto.

  • Maadhu +2[19]
  • Jurassic Baby[19]
  • Marriage Made in Saloon
  • Meesai Aanaalum Manaivi[9]
  • Alaavudeenum 100 Watts Bulbum[9]
  • Crazy Kishkintha[20]
  • Return of Crazy Thieves[20]
  • Oru Babiyin Diary Kurippu[20]
  • Kathalikka Maadhu Undu[20]
  • Maadhu Mirandal[21]
  • Madhil Mel Maadhu[22]
  • Chocolate Krishna[23]
  • Satellite Saamiyaar[24]
  • Crazy Thieves in Paalavaakkam[19]
  • Oru Sontha Veedu Vaadagai Veedagirathu
  • Ayya Amma Ammamma[25]
  • Google Gadothgajan[26]
  • Crazy Premier League (CPL)
  • Gummaala Gokulam (Upcoming Drama)[14]
  • Veetai Maatri Katti Paar

Televidserioj[redakti | redakti fonton]

  • Aachi International (1997)
  • Vidathu Sirippu (2004)
  • Siri Siri Crazy (2007)

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Kiel verkisto de la scenaro kaj de dialogoj
Kiel aktoro

Televidaj teatraĵoj[1][redakti | redakti fonton]

Retserioj

Morto[redakti | redakti fonton]

Mohan plendis pro stomaka doloro kaj manko de spiro matene de la 10-a de junio 2019. Post kiam li suferis koran atakon, Mohan estis portita al malsanulejo Kauvery de Maadhu Balaji. Teamo de doktoroj laboris sur Mohan dum horoj, klopodante revivigi lin. Tamen, ĉiuj penoj revivigi lin malsukcesis, kaj Mohan estis deklarita mortinto ĉe ĉirkaŭ la 2:00 ptm IST la saman tagon.[28]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 "Comedy cocktails his forte", 20 December 2008.
  2. . Crazy Mohan, playwright and comedian, dies (10 June 2019). Arkivita el la originalo je 10 June 2019. Alirita 10 June 2019.
  3. 'Crazy' Mohan back with his classic plays (29 August 2006). Arkivita el la originalo je 15 May 2014. Alirita 5 May 2010. Arkivigite je 2014-05-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-05-15. Alirita 2023-03-29.
  4. . India's Oldest Engineering College Turns 225: 6 Alumni Who Have Made Guindy Proud!. The Better India (31 July 2018). Arkivita el la originalo je 23 March 2019. Alirita 8 May 2019.
  5. I hate being serious... or upset: Crazy Mohan. Arkivita el la originalo je 12 August 2015. Alirita 26 August 2015.
  6. "On the name 'Kathadi'", 28 March 2014.
  7. The Times Group. Arkivita el la originalo je 12 January 2016. Alirita 26 August 2015. Arkivigite je 2016-01-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-01-12. Alirita 2023-03-29.
  8. How Kamal met Crazy Mohan: The story involves a graveyard (11 June 2019). Arkivita el la originalo je 11 June 2019. Alirita 11 June 2019.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 rediff.com: Movies: An interview with comedian Crazy Mohan. Arkivita el la originalo je 21 October 2017. Alirita 16 October 2014.
  10. 10,0 10,1 10,2 "Crazy humour and much more", 7 July 2007.
  11. Angry, Crazy, Gemini and Cho. Arkivita el la originalo je 3 December 2016. Alirita 16 October 2014.
  12. . What gets Tamil audiences rolling in the aisles? Crazy Mohan knows. Arkivita el la originalo je 2 March 2019. Alirita 3 January 2019.
  13. "Feast of comedy plays from Crazy's stable", 10 August 2007.
  14. 14,0 14,1 "'Crazy' Mohan to produce kids-oriented play", 26 February 2012.
  15. rediff.com: Kamal Haasan does a Munnabhai!. Arkivita el la originalo je 4 March 2016. Alirita 16 October 2014.
  16. Crazy robot. The Hindu. Arkivita el la originalo je 2014-10-16.
  17. Comic interlude. The Hindu. Arkivita el la originalo je 7 November 2004. Alirita 16 October 2014.
  18. "Crazy Mohan conferred with professional excellence award by the Governor of Maryland", Behindwoods, 2016-11-01.
  19. 19,0 19,1 19,2 "Of 'Crazy' Mohan, Madras and Mylapore", 16 October 2014.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 Tamil Nadu / Chennai News : Crazy Mohan's plays in CD format. The Hindu. Arkivita el la originalo je 2014-10-16.
  21. "In The Capital Today", The Hindu, 25 April 2004.
  22. "Crazy time", 28 October 2010.
  23. The Hindu : Friday Review Chennai : How humour meets magic. Arkivita el la originalo je 4 February 2010.
  24. "Humour on demand", 11 July 2009.
  25. Funny one-liners of marriage woes. Arkivita el la originalo je 4 March 2016. Alirita 16 October 2014.
  26. "Crazy Mohan's latest play is a big hit with children", October 2015.
  27. Siri Siri Crazy. Alirita 28 August 2022.
  28. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Crazy Mohan en la angla Vikipedio.