Csór

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Csór (ĉOr) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Székesfehérvár.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas laŭ ĉefvojo Székesfehérvár-Veszprém, proksime estas urbo Várpalota. Dum la pratempoj estis en la regiono marĉa lago, apud la vilaĝo ankaŭ nun estas lageto. Krome estas karstaj fontoj, kiuj provizas per akvo la apudajn vilaĝojn kaj Székesfehérvár.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue loĝis tie en la neolitiko, poste laŭvice alvenis romianoj, hunoj, avaroj, slavoj. Dum la turka erao oni ofte rifuĝis al la marĉo. Poste la loĝantaro dikiĝis kun svislandanoj kaj ŝvaboj. En 1945 la fronto tenis sin 4 monatojn. En 1960 kulturdomo konstruiĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo havas preĝejojn mezepokan katolikan omaĝe al Serpa Beata Damo kaj kalvinanan el 1819.

Legendo[redakti | redakti fonton]

En 1476 tie tagmanĝis reĝo Matiaso. Li mendis ezokon. Dum manĝado li ne trovis hepaton de la fiŝo. La kuiristo respondis, ke ezoko el Csór tute ne havas hepaton. La reĝo koleriĝis kaj kondamnis lin je bastonado. Oni konas ankaŭ alie la historion. La kuiristo respondis, ke tion forŝtelis hundo de la pastro. Estas fakto, ke en mezo de la vilaĝo funkcias restoracio havanta la nomon ezoka ĉardo. En blazono de la vilaĝo estas granda ezoko.