Csaba Pál
Aspekto
Csaba Pál | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pál Csaba |
Naskiĝo | 5-an de junio 1967 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto |
Csaba PÁL [ĉaba], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pál Csaba estas hungara pentristo, grafikisto.
Csaba Pál [1] naskiĝis la 5-an de junio 1967 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Csaba Pál frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis grafikon kaj tipografion en Industriarta Altlernejo inter 1988-1993. Li samtempe lernis pentroarton en Belarta Altlernejo (1991), post 2 jaroj majstrokurson samloke. Lia majstro estis Dóra Maurer. Li havis stipendiojn inter 1999-2001, en 2005 en Romo, post du jaroj en Vieno. Li debutis en ekspozicio sola en 1994. Li kreas plurajn, plej ofte geometriajn pentraĵojn, liaj groteskaj ilustraĵoj estas videblaj en literatura revuo. Li ricevis premiojn inter 1992-2015.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1994, 1997, 1999)
- Klubo Fészek (2000)
El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Kaposvár (1991-93)
- Budapeŝto (1992, 1998)
- Maastricht (1993)
- Palaco Vigadó (1995)
- Berlino (1997)
- Arthalo Budapeŝto (1998, 2001)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-07-18 per la retarkivo Wayback Machine