Csaba Töttössy
Csaba Töttössy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de julio 1931 en Budapeŝto |
Morto | 13-an de julio 2011 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | orientalisto latinisto klasika filologo hindologo |
Csaba Töttössy [ĉaba totoŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Töttössy Csaba estis hungara filologo, klasika filologo, altlerneja instruisto.
Csaba Töttössy[1] naskiĝis la 6-an de julio 1931 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de julio 2011 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Csaba Töttössy maturiĝis en cisterciana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1949, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1953. Post la diplomo en la universitato li estis asistanto (1953–1963), lektoro (1963–1970), docento (1970–1996), profesoro de 1996 ĝis la pensiuliĝo en 2001, dum li estis ankaŭ katedrestro (1987–1996). Intertempe li kandidatiĝis en 1963 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 1995. Li okupiĝis pri malnovaj lingvoj sanskrita, latina, greka kaj hindia. Li edziĝis trifoje en 1957, 1975 kaj 1993. Li ricevis premion en 1991.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Megjegyzések Aristophanés Lysistratéjához (1955)
- A Śukasaptati változatai viszonyának kérdéséhez (1963)
- A görög és latin infinitivus-os szerkezetek (1975)
- A Śukasaptati változatok papagáj-történetei (1982)
- A latin (valamint a görög és a szanszkrit) mondatok és mondatrészeik I. (1995)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM96822;jsessionid=7C8D7E06076A085936184C3EC6DFFF29 hungarlingva datenaro de muzeo