Csanádapáca

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Csanádapáca (ĉanAdapAca) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en Distrikto Orosháza. La loknomo signifas Csanád-monaĥino. Spite la nomon, ĝi ne havas rilatojn al eklezio, la nomo devenis el la pogana periodo.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, Újkígyós estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. La hungara komunumo detruiĝis en 1241 pro la tataroj, poste en 1596 pro la turkoj. En 1821 tabakoĝardenistoj refondis ĝin. La lernejo en 1857, la preĝejo en 1859 konstruiĝis. La vilaĝo ricevis rangon grandvilaĝo en 1927. La judoj estis deportitaj en 1944.

Ne menciitaj vilaĝservoj estas interretejo, biblioteko, sportejo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Apácapuszta naskiĝis József Pataki (aktoro).

Nomportantoj de Csanád[redakti | redakti fonton]

Csanád Csanádalberti Csanádapáca Csanádpalota Érsekcsanád